La Apudgarona Kanalo aŭ pli koncize Garona Kanalo - france Canal de Garonne, antaŭe nomita Canal Latéral de la Garonne, do "flanka kanalo de la Garono" - estas kanalo en Francio, konstruita en la 19-a jarcento. Ĝi konektas la urbon Tuluzo al la komunumo Castets-en-Dorthe, 45 kilometrojn sude de Bordozo.