Stralsund [ŜTRA:Lzunt] estas historia havenurbo apud la Balta maro, fondita en la jaro 1234. Per Rügendamm (ponto konstruita en la jaro 1936) ĝi estas ligita kun la insulo Rügen. Ekde la 4-a de septembro2011, ĝi estas la administra centro de la nova distrikto Antaŭpomerio-Rügen. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 59 205 loĝantojn.
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.