Rüdiger Eichholz

Rüdiger Eichholz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1922 (1922-05-01)
en Stralsund
Morto 5-an de septembro 2000 (2000-09-05) (78-jaraĝa)
en Kanado
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Vilma Sindona Eichholz Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo vortaristo
esperantisto
esperantologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rüdiger EICHHOLZ (naskiĝis en 1922 en Stralsund (Germanio), mortis la 5-an de aŭgusto 2000 en Cobourg (Ontario)) estis kanada esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Biografio

Germano laŭnaske, en 1949 li fariĝis UEA-delegito en Göttingen, sed en 1953 li migris al Kanado kaj de tiam restis kolono de ties Esperanto-movado.

Kun sia esperantista edzino Vilma Sindona Eichholz (1926-95), en 1959 li malfermis sian domon kiel kulturcentron por esperantistoj: ĉe ili okazis, en 1960, la 2-a kongreso de la ĵus refondita Kanada Esperanto-Asocio. Kvankam li ne ĉiam konsentis kun la decidoj de la asocio, li restis pasia kunlaboranto de KEA dum la resto de sia vivo kaj elektiĝis Honora Membro en 1995.

Per sia Esperanto Press, Eichholz presis revuojn kaj informbultenojn de KEA (mem redaktante Kanada Esperanto-Revuo en 1961-62 kaj ĝian posteulon Lumo en 1980), siajn porinfanajn tradukojn Ni legas bildojn (1957), kaj Alko kaj Suna… (1958), broŝuron pri Unitariismo (1958) kaj diversajn librojn en kaj pri Esperanto, i.a. plurajn de sia edzino (kiel la lernilo En novan mondon, 1984) kaj 600-paĝan dokumentaron kompilitan kun ŝi, Esperanto in the Modern World (1982).

La geedzoj Eichholz edukis siajn tri infanojn (Alko, Suna kaj Brila) kiel denaskajn Esperanto-parolantojn.

Ano de la Akademio de Esperanto ekde 1976, Eichholz de tiam estris la sekcion pri teknikaj/fakaj vortaroj. El lia multjara kunlabora kolektado de vort-difinoj kreskis unue, de 1968, Slipara vortaro, kaj poste, jam en la epoko komputila (li dirus: "komputora"), la projekto "Perkomputora termino-kolekto" (Pekoteko), dokumentaro terminologia. Li allogis ne malpli ol 143 kunlaborantojn al la ega projekto Esperanta Bildvortaro (1988), Esperanto-versio de la germana bildvortaro Duden.

De 1983 ĝis 1990 li redaktis 6 ampleksajn volumojn de Akademiaj studoj. En UEA Eichholz aktivis kiel komitatano A por Kanado (1988-92) kaj jardekojn kiel fakdelegito, i.a. pri mondfederismo, unitariismo kaj terminologio. Surbaze de sia kolekto de sonbendaj registraĵoj, en 1957 li fondis la Magnetofonan Servon de UEA kaj restis ties komisiito ĝis 1991.

Vendinte sian domon, li donacis "siajn troajn librojn kaj dokumentojn" al Kanada Esperanto-Asocio, i.a. ĉirkaŭ 2000 ekzemplerojn de Esperanto in the Modern World.

Tradukoj

Recenzoj

Pri Alko kaj Suna en siaj du Dometoj

Citaĵo
 Komenciĝas flori la Esperanto-literaturo por infanoj. Jen tre ĝojiga fenomeno. Ankaŭ sur tiu tereno necesas kelkaj kuraĝaj. entreprenemaj, praktikaj kaj klarvidaj pioniroj. Verŝajne la plej elstara inter ili estas Rüdiger Eichholz kiu jam eldonis diversajn tiajn "orajn libretojn" sed de kiuj mi ricevis ĝis nun nur la suprenomitan. Li estas ankaŭ eldonato kaj redaktoro de ' Gepatra Bulteno ' kiun ni forte rekomendas a! ĉiuj gepatroj kaj pedagogoj. Tiu-ĉi verko havas [longan ankaŭ eldonanto kaj redaktoro de “ Gepatra Bulteno " kiun ni forte (tiel)] antaŭparolon direktitan al gepatroj kaj instruistoj. en kiu estas parolate pri infanaj psiko, imago kaj travivado. Sur tiurilataj spertoj estas bazitaj la 22 rakontoj koncerne la geknabojn Alko kaj Suna. Ni devas akcenti ke la aŭtoroj kontraŭstaras rakontojn kiel ekz. la famegajn de la fratoj Grimm ĉar tiuj montras ne-realan vivon kaj priskribas tro da ruzaĵoj kaj kruelaĵoj. R.E. pravas ke tre multaj de tiuj ne taŭgas por infanoj. Sed ĉu li scias ke Grimm ne imagis ilin, nur rerakontis popolajn rakontojn? Ja, Anderson imagis kaj skribis por infanoj.

La aŭtoroj tie-ĉi, kontraŭe, volas eduki en la ekkono de la ĉiutagaj mirakloj de la reala ĉirkaŭanta mondo. Ni aldonu ke estas tre multaj, rave belaj desegnaĵoj.

S-ano Rüdiger Eichholz presigis ankaŭ ĉiujaran murkalendaron kun bildo de Zamenhof kaj la nomoj dc monatoj kaj tagoj en Esperanto 
— F. R. Belga esperantisto n363 (jul-aug 1959)

Pri Unitarismo: Realigita Homaranismo

Citaĵo
 Vere, la idealistaj kaj spiritaj temoj ĉiam trovis bonan adepton en la gastama domo de la Esperantismo, kie, eĉ en okazo de plej funda diferencio de opinio, inter samideanoj, pri aparta punkto aŭ tuta enhavo de kiu ajn el tiuj temoj, regas kutime ekzemplodona toleremo kaj alta komprenemo, kio plene pruvas la aserton, ke Esperanto ligas la homojn ankaŭ en iliaj plej intimaj sentoj.

Sobre sed plaĉo eldonita de kanada presejo, ĉi tiu broŝuro celas diskonigi moralajn principojn, kiuj iel rilatas kun tiuj de la Homaranismo de D-ro Zamenhof, kvankam — laŭ diro de la kompilinto — Unitarismo, deveninta de tute alia fonto, - evoluis, per logika aplikado de siaj principoj, al pensado, kiu donas neŭtralan kadron kaj em ociajn valorojn enestantajn en ĉiuj alte evoluintaj kredoj. Koncizaj klarigoj — ja klaraj klarigoj! — kun belaj metaforoj kaj trafaj difinoj ebligas agrable kompreni — eĉ al skeptikaj personoj — la sencon de moderna pensmaniero pri spiritaj aferoj, kiuj feliĉe, ne dronas, sed percepteble sukcesas montri sin, kiel flosantaj saviloj, en la inundo de trivialismo, kiu ĉion nuntempe etendiĝas. Konsciunto pri tio, sed aktive agante samtempo por haltigi la lavangon, unitaranoj kuraĝas optimisme diri: «Ni kredas, ke la mondo, la vivo kaj la homo estas bonaj, kaj pro tio ni povas vivi ne malhelpate kaj evoluigi ĉiujn niajn fortojn». Jen do noblanima opinio, kiu, se koincida kun jam konataj deklaroj, tamen estas en ĉi tiu oportuna broŝuro tre originale, kaj tre konvinko prezentata. La traduko do S-ro K. Eichholz estas modela, la lingvo fluas sen komplikaĵoj, kio efike kontribuas al facila kompreno de studindaj tezoj, kies ekkono estos surprizo

por multaj, kiuj, opiniante, iom antaŭjuĝe, trovi en la aludita broŝuro tedajn cerbumaĉojn, tuj plezure malkovros freŝajn konceptojn, kiuj distras, instruas kaj vekus intereson al plizorga esplorado en la mondo de la ideoj
— Luis Hernández. Boletín n114 (mar 1959)

Eksteraj ligiloj

Trovu « Rüdiger Eichholz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»