Fondita en la 13-a jarcento (iam inter la jaroj 1233 kaj 1242), Kilo ekde 1242 havas la rangon de urbo. En 1283 ĝi aliĝis al la Hansa Ligo, en 1665 fondiĝis la universitato kaj en 1895 finkonstruiĝis la Kila Kanalo inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Nuntempe Kilo estas moderna havenurbo. En jaro 1917 strikis maristoj de imperiestra floto. Tiel komenciĝis la unua provo de revolucio en Germanio. Ĝi malsukcesis.
Germana nomo:Kiel [ki:l] Situo: 54°20’ NO, 10°08’OR Loĝantaro: 230.000 Horzono:GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Lokaj eminentuloj
En la Kila kastelo de duko Karl Friedrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, edziĝinta al la rusa princino Anna Petrovna (filino de rusa imperiestro Petro la Granda), la 28-an de februaro1728 naskiĝis ties filo Karl Peter Ulrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, kiu poste estis imperiestro (caro) Petro la 3-a de Rusia Imperio en 1761-1762.