La Universitato de Kiel, oficiale Christian-Albrecht Universitato de Kiel, (en germana: Christian-Albrechts-Universität zu Kiel, mallongigite CAU, konata neformale kiel Christiana Albertina) estas publika universitato en la urbo Kiel, Germanio. Ĝi estis fondita en 1665 kiel Academia Holsatorum Chiloniensis fare de Christian Albert, Duko de Holstein-Gottorp, kaj havas proksimume 27 000 studentojn nuntempe. La Kiela Universitato estas la plej granda, malnova kaj plej prestiĝa en la ŝtato Schleswig-Holstein. Ĝis 1864/66 ĝi estis ne nur la plej norda universitato en Germanio sed ankaŭ samtempe la 2a plej granda universitato de Danio. Profesoroj, lernantoj kaj esploristoj de la Kiela Universitato ricevis 12 Nobel-premiojn.