Sankta Gregorio la 2-a (naskiĝis ĉ. 669 en Romo, mortis la 11-an de februaro 731 en Romo) estis papo de 715 ĝis lia morto en 731. En tiu funkcio antaŭis lin Konstanteno kaj sekvis lin Gregorio la 3-a.
Li estis antaŭ la papeco subdiakono kaj eklezia trezoristo. Oni elektis lin papo la 19-an de majo 715. Li kiel papo forte apogis la kristanigan laboron de Sankta Bonifaco kaj Sankta Korbiniano inter la germanoj. Li episkopigis ilin ambaŭ en 722.
Kvankam li estis fidulo de la Orient-Romia Imperio, li sukcese kontraŭbatalis la klopodojn de la bizanca reganto (Sira) Leono la 3-a. La imperiestro ordonis neniigon de ĉiu figurigo de la sanktuloj. Gregorio la 2-a kondamnis tiun decidon de Leono kaj tiel komenciĝis la bildodetrua disputo. Leono kiel respondo volis murdigi Gregorion.
La papo luktis dum la tuta lasta vivo kontraŭ la bildodetruo, per apogo de la romianoj kaj la langobardoj. Spite al ĉio, la skismo inter la Roma kaj Bizanca Imperioj iĝis pli kaj pli forta dum la 8-a jarcento.
Li estis agnoskita sanktulo du tagojn post sia morto.
Vidu ankaŭ