La franca reĝo Filipo 4-a, kromnomata la Bela, akuzis la PaponBonifaco la 8-a je herezo, kaj alvokis Koncilion por malsurtronigi lin. Sed antaŭ tio, je la fino de la jaro, grupo de francaj militistoj invadis Italion kaj arestis la Papon. Li estis liberigita de Roma popolo, sed mortis tuj poste.