La verkisto naskiĝis kiel kvara infano en polonigita, sed kredanta judismon juda familio kiel Gecel (vel Gustav) Herling (vel Grudziński), la filo de Dorota (Dobrysia) Bryczkowska kaj Jakub (Josek) Herling vel Grudziński.
En 1919 gepatroj de la verkisto loĝis en Kielce, sed multe da tempo pasigis en apuda Skrzelczyce, kie estis ilia farmodomo.
En 1921 la farmo estis vendita kaj de tiu ĉi tempo la familio loĝis en Kielce kaj en Suchedniów, kie Jakub Herling-Grudziński aĉetis tie muelejon kaj domon. En postaj jaroj la verkisto rememoris kun sentimento Suchedniów, malgranda urbeto en Sanktakruca Provinco, i.a. en la verko Inny świat (Alia Mondo).
Malgraŭ volo de la patro (kiu instigis lin elekti Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego) li studis dum 2 jaroj la polan filologion en Varsovia Universitato, verkis por la revuoj "Ateneum", "Pion", "Nowy Wyraz" kaj redaktis semajnrevuon "Orka na Ugorze.
La 15-an de oktobro 1939 fondis kune kun kolegoj Polan Popolan Sendependecan Agadon (PLAN), unu el la unuaj polaj konspiraj organizaĵoj. Dum 2 monatoj estis ĝia ĉefo. Forveturis al Lvovo, kie portempe profitis apogon de Maria Dąbrowska kaj Juliusz Kleiner, poste iris al Grodno kaj tie eklaboris en marioneta teatreto. Marte 1940 provis trairi al Litovio. Luitaj de li kontrabandistoj montriĝis esti agentoj de NKVD kaj Grudziński estis arestita tuj post forlaso de la urbo. Estis lokigita en tiea malliberejo, kie oni rapide kondamnis lin al 5 jaroj de restado en gulagoj. Poste, tra malliberejoj en Vicebsko, Leningrado kaj Vologda, trafis al gulago en Jercevo (Arĥangelska provinco). La 20-an de januaro 1942 post drama protesta malsatstriko estis liberigita laŭ la povo de – valida jam preskaŭ de duonjaro – pakto Sikorski-Majski. Ŝokan priskribon de la gulaga realeco enmetis poste en la libro Inny świat. La 12-an de marto li sukesis aliĝi al la armeo de generalo Anders. Partoprenis la batalon de Monte Cassino, pro kio ricevis Militan Ordenon Virtuti Militari.
Lidia Croce propre Lidia Croce-Herling, itala socia agantino, popularigantino de la pola historio kaj kulturo en Italio, filino de la itala filozofo Benedetto Croce, iĝis edzino de Gustaw Herling-Grudziński.