Sigismondo Báthori surtroniĝis post morto de sia patro en 1581, sed memstare ekregis nur en 1588. Laŭ konsiloj de sia onklo Stefano Bocskai kaj la jezuito Carillo Alfonz en 1594 li malligiĝis disde turkoj kaj ekzekutigis la magnatojn kontraŭulajn inter ili, Baltazaro Báthori, al kiu li transdonis sian tronon. La 28-an de januaro1595 kun imperiestro Rudolfo la 2-a li faris ligon kontraŭturkan. Per la transilvania armeo li reprenis disde turkoj Lippa kaj Jenő, sekve kunagante kun Mikaelo de Valaĥio la 28-an de oktobro ĉe Giurgiu batis la armeon de grandveziro; sed la 26-an de oktobro1596 ĉe Mezőkeresztes la kuniĝintaj transivaniaj kaj hungaraj armeoj li perdis la batalon. Vidinte ke li estas senkapabla defendi sian landon kontraŭ kolero de turkoj, en 1597 li transdonis ĝin al la imperiestro. Sian decidon li ekpentis kaj la 20-an de aŭgusto1598 reokupis la tronon. En marto 1599 li denove abdikis favore al sia nevo, kardinalo Andreo Báthori. Post lia morto li denove elektigis sin reganto la 4-an de februaro1601. Li ricevis ankaŭ la subtenon de nobelaro, sed la 3-an de aŭgusto ĉe Magyargoroszló la armeoj de Basta kaj Mikaelo de Valaĥio malvenkis lin. En julio 1602 li denove abdikis kaj definitive forlasis Transilvanion kaj plu vivis en Ĉeĥujo. Lia regado havis ege negativajn rezultojn sur Transilvanion.