Tuj post la komenco de la Revolucio de Majo li ege influis super la Unua Triumviraro formita de Feliciano Chiclana, Manuel de Sarratea kaj Juan José Paso.
Partiano de la tutnacia organizado, dum la valido de la Ĝenerala Kongreso de 1824 kiu redaktis konstitucion, la komenco de la Brazil-Argentina Milito estis tialo por ke li okupu la postenon de Prezidento de Argentino kaj — post la elektd — li estis la unua kiu okupis ĝin.
La aprobo de la Argentina Konstitucio de 1826, de granda enhavo unuiga, malakceptita de la provincoj kaj lia propra malakcepto de la paco kun la Brazila Imperio estis tialo por lia rezigno al la prezidenteco, ĉe kio sukcedis Vicente López y Planes, sed tuj poste la naciaj aŭtoritatoj dissolviĝis, kio daŭris ĝis 1852.
Post sia rezigno li retiriĝis al Hispanio, kie li mortiĝis en 1845. Liaj restoj estis repatriigitaj al Argentino en 1857. En la aktualo ili ripozas en maŭzoleo situanta en la Placo Miserere, apuda al la Avenuo Rivadavia nomita tiele por sia honoro.
Castagno, Antonio, Argentina: 200 años de historia. Bernardino Rivadavia: hombre de Mayo, estadista de su tiempo. El Derecho Constitucional 2010-477. Buenos Aires.
Rosa, José María, Rivadavia y el imperialismo financiero, 1969