Focido
Focido (greke Φωκίδα, Fokida, respektive Νομός Φωκίδας, Nomós Fokídas, esperanta nomo en tiu formo - kaj ne "Fokido" - laŭ PIV) estas historia pejzaĝo de Grekio, kaj ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 210 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 48 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Amfisa. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Grekio. GeografioLa provinco situas centre en la suda parto de la kontinenta parto de Grekio. Sude ĝi havas marbordan limon al la Golfo de Korinto oriente de la markolo de Rio-Antirio kaj okcidente de la Istmo de Korinto. Okcidente la provinco limas al la provinco Etolio-Akarnanio, norde al la provinco Ftiotido kaj oriente al Beotio. Pejzaĝe la teritorion dominas montaro, el kiu elstaras la montoj Giona (unu el la kvin grekiaj montoj kun alto de pli ol 2.500 metroj super marnivelo, kaj Parnaso (alto 2.455 metroj). La masivo de la monto Parnaso dividas la provincon en du partojn. La sudo kaj oriento de la teritorio estas senarbaj kaj precipe ŝtonaj. Nur la valo, kiu de la Golfo de Korinto kaj la urbeto Itea kondukiĝas norden ĝis la provinca ĉefurbo Amfisa, estas agrikulture utiligata. Herbejoj, arbaroj kaj agrikulturaj terenoj kontraste kovras la okcidenton, nordon kaj centron de la provinco. En la provinca okcidento rimarkindas la akvobaraĵo Mornos kun areo de inter 1 kaj 3 km².
VidindaĵojDum la epoko de antikva Grekio, la provinco estis floranta regno. Antikvaj vidindaĵoj estas inter alie
Inter la naturaj vidindaĵoj elstaras inter alie Krome rigardindas
SetlejojEksteraj ligiloj
Information related to Focido |