Apolono estis tre bonaspekta blonda juna viro. Li simbolis la ordon, la akordon, kaj la civilizacion. Li estis la patrono de la muziko, la medicino, kaj la orakolo. Ofte li portis pafarkon, liron, kaj laŭron.
Apolono kaj Artimesa estis ĝemeloj. Ili naskiĝis sur la insulo Deloso, ĉar ĉiu en Helaso temis la koleron de Hera, la ĵaluza edzino de Zeŭso. La diino Temisa donis nektaron kaj ambrozion al la infaneto Apolono, kaj la bebo rapide fariĝis plenkreskulo.
Peano estas helena kanto por honoro de Apolono aŭ milita kanto de venko kaj ĝojo (NPIV).
Bildaro
Referencoj
↑Francisko Azorín indikas la nomon Apolo kaj difinas ĝin kiel Greka dio, naskita kun Artemisa en Delo, el Latona k. Jupitro; simbolo de la lumo, de la belo, de la harmonio; reprezentita de la artistoj kiel glora, nuda junulo, foje kun liro, sur luma sunĉaro. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 17.