FERENCZI István (ferenci) estis rumanuja hungara arkeologo naskita en Kluĵo la 15-an de aprilo 1921 kaj mortinta en Kluĵo la 8-an de majo 2000. Li estis filo de arkeologo Sándor Ferenczi, pli aĝa frato de historiisto Géza Ferenczi.
Bioliografio
Post la fino de la reformita kolegio de Kluĵo István Ferenczi studis la fakojn pri historio-geografio Bolyai Tudományegyetem kaj li estis unue asistanto kaj iom da tempo li laboris en la Historia Instituto de Kluĵo, poste de 1963 li estis sekciestro de Historia Muzeo de Kluĵo. Li publikis unue en revuo Erdélyi Múzeum (1941-43). Liaj studoj aperis en hungara, rumana, germana, itala, angla, franca lingvoj en revuoj: Acta Musei Napocensis, Apulum, Crisia, Dacia, Tibiscus, Sargetia, Fasti Archaeologici, Revista Muzeelor şi Monumentelor.
Verkoj ĉefaj
- Régészeti megfigyelések a Limes Dacicus észak-nyugati szakaszán (ETF 129. Kv. 1941);
- Csíkkarcfalvi régiségek (ETF 165. Kv. 1943);
- Micia (kun Oct. Floca kaj L. Mărghitan, en rumana lingvo, Déva 1970).