La Nacia Galerio de Viktorio (angleNational Gallery of Victoria, akronime konata NGV) estas arta muzeo en Melburno (Aŭstralio). Ĝi estis fondita en 1861 kaj estas do la plej malnova publika muzeo en Aŭstralio. La galerio fakte situas en du apartaj ekspoziciejoj, nome NGV International (ĉe strato St Kilda) kaj Ian Potter Centre, proksime al Federation Square. La konstruaĵo de la strato St Kilda estis inaŭgurita en 1968 kaj poste renovigita de arkitekto Mario Bellini.