Prezidento (Prezidanto) de Pola Respubliko (polePrezydent Rzeczypospolitej Polskiej) estas, laŭ la Konstitucio, la plej alta reprezentanto de aŭtoritatoj en Pollando. Li estas ŝtatorgano pri plenuma povo kaj militestro de Pola Armeo.
La ofico ekzistas seninterrompe ekde 1922; post la jaro 1939 la devojn plenumis Prezidentoj en ekzilo en Londono. En t.n. Popola Pollando (1944-1989) la ofico ekzistis en la jaroj 1947-1952. En 1989, pro decidoj de Ronda Tablo, la ofico estis restarigita kaj oni elektis la nuran Prezidenton de Pola Popola Respubliko (Wojciech Jaruzelski). En 1990Ryszard Kaczorowski, la lasta Prezidanto en ekzilo, transdonis siajn rajtojn al Lech Wałęsa, nove elektita Prezidento de la 3-a Pola Respubliko.
Prezidenton elektas rekte la popolo por kvinjara oficperiodo. La sama persono povas esti denove elektita nur unufoje.
Dum la voĉdonado ĉiu elektanto voĉdonas por unu kandidato. Fariĝas prezidenton tiu kandidato, por kiu voĉdonis pli multe ol duono de voĉdonantaj elektantoj. Se neniu kandidato ricevis tian voĉplimulton, oni efektifigas ripetan voĉdonadon kun du kandidatoj ricevintaj plej multe de voĉoj.
Prezidenta ĵuro
Laŭ la 130-a artikolo de Konstitucio, la nove elektita Prezidento ekokupas la oficon post jena ĵuro ĉe la Nacia Konvento:
Ekokupante laŭ volo de la Nacio la oficon de Prezidento de Pola Respubliko, mi solene ĵuras, ke mi estos fidela al Konstituciaj decidoj, mi malcedeme gardos dignon de la Nacio, sendependecon kaj sekurecon de la Ŝtato, kaj bono de la Patrujo kaj prospero de la civitanoj estos por mi ĉiam la plej alta ordono.