Tupolev ANT-25 (ruseТуполев АНТ-25, t.e. Андрей Николаевич Туполев-25) estas fama sovetia flugmaŝino projektita kaj konstruita por okazigi distajn flugojn, tial ĝi havis alian nomon - RD (ruse РД t.e. rekordo de povdistanco).
La tutmetala monoplano kun tre longaj flugiloj kaj unu potenca motoroAM-34 (konstrukciisto Aleksandr Mikulin) aperis en 1932 danke al Paŭlo Suĥoj projektista brigadestro, kiun gvidis la ĉefa projektisto Andrej Tupolev. Testis ĝin sur la tero kaj en la ĉielo la ĉef-piloto Miĥail Gromov, kies rekomendoj estis tre gravaj por perfektigo de la aviadilo.
Per ĝi du ŝipanaroj starigis kvar mondajn rekordojn:
1. septembre de 1934 ANT-25 traflugis 12411 km dum 75 horoj (ŝipestro - Miĥail Gromov);
2. julie de 1936 ANT-25 trafugis 9375 km dum 56 horoj kaj 20 minutoj sen alteriĝo (ŝipestro Valerij Ĉkalov);