Li esperantistiĝis en 1901, abunde skribis artikolojn en preskaŭ ĉiuj Esperanto-gazetoj, same kiel propagandajn tekstojn en franca lingvo, kaj fariĝis komitatano de Societo Franca por la Propagando de Esperanto. Krome li estis direktoro de Franca Esperantisto kaj France Esperantiste kaj ĉefredaktoro de La Revuo. Ekde 1919 Menu de Ménil membris en Lingva Komitato. Li estas precipe konata kiel „la muzikisto de Esperanto“. Li verkis multajn melodiojn kaj kantojn kaj ĉiuj esperantistoj konas lian muzikon de la himno La Espero, kiu kvankam ne la unua iom post iom oficialiĝis.
Verkoj
Krome li verkis:
L'Heritage Klodarec, unuakta prop. komedio, 1906
La mortigistoj de Stradella, rakonto, samjare en la septembra numero de La Revuo
Ankaŭ lia edzino Sophie (1870-1925) estis aktiva en Esperanto-movado.
Recenzoj
Pri L'Heritage Klodarec
„ Propaganda teatraĵo, alpreninda kaj ridinda de ĉiuj grupoj en franclingvaj landoj.
Iu notario ne ŝatas ke lia ĉef-oficisto legu esperantan gazeton, kaj forpelas lin pro tio. Sed jen alvenas du klientoj : unu hispana, unu germana, kies ambaŭa kunhelpo estas necesa por aranĝi heredaĵon el kiu la notario estas ĉerponta gravan profiton. La klientoj ne interkomprenas sin, kaj ankaŭ ne komprenas la notarion.
Subite, ili vidas ke la forpelita, tuj elironta, oficisto tenas en sia mano esperantan gazeton kies titolo aperas antaŭ iliaj okuloj. Kaj ili ambaŭ ekkrias :
« Ĉu vi parolas Esperanton ?»
Oni antaŭsentas la finon.
Kial oni ne tradukus tiun komedion en aliaj lingvoj. ”