3-a de aprilo
La 3-a de aprilo estas la 93-a tago de la jaro (la 94-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 272 tagoj restas.
Je la 3-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 801: Reĝo Ludoviko la Pia konkeris Barcelonon de maŭroj post plurmonata sieĝo
- 1043: Eduardo la Konfesanto kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1243: Piastoj: princo de Pomerio Barnim la 1-a urbigis Szczecin laŭ magdeburga juro
- 1254: En Buda estis subskribita pactraktato inter reĝo de Hungario Béla la 4-a kaj reĝo de Ĉeĥio Přemysl Otakar la 2-a
- 1347: Dekreto de la reĝo de Ĉeĥio Krolo la 4-a pri konstruo de la Nova Urbo de Prago - la plej granda urboplanado en mezepoko
- 1440: Tolkmicko aliĝis al Prusa Konfederacio, kontraŭstaranta al la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1471: Kvar filoj de mortinta en 1454 princo Boleslao la 4-a disdividis Mazovion al kvartaloj
- 1493: Kristoforo Kolumbo alvenis en triumfa marŝo al reĝa kortego en Barcelono, por raporti al gereĝoj Fernando la 2-a kaj Isabel la 1-a pri sia unua ekspedicio al Nova Mondo
- 1507: Marteno Lutero ordiniĝis
- 1656: Sveda diluvo: pro eksplodo de bombo postlasita de retiriĝantaj svedoj en la reĝa kastelo de Sandomierz pereis ĉ. 500 personoj
- 1702: Granda Nordia Milito: litova armeo entreprenis sensukcesan provon rekonkeri Vilnon, aneksitan de svedoj
- 1764: Jozefo la 2-a kroniĝis kiel romgermana reĝo
- 1800: En preĝejo en Norrköping Gustavo la 4-a Adolfo kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1802: Pollando: Izabela Branicka vendis Bjalistokon al prusaj regopovoj kontraŭ 270 mil talerojn
- 1810: Frederiko Aŭgusto la 1-a dekretis pri estigo de Likvida Juĝejo en Varsovia Duklando
- 1814: Konservisma Senato voĉdonis pri faligo de Napoleono Bonaparte
- 1833: En Frankfurto ĉe Majno oni fiaskigis provon revoluciigi Germanan Federacion
- 1860: Ekfunkciis Poneo-Ekspreso, la usona transkontinenta poŝtservo, de Misurio ĝis Sakramento en Kalifornio, kiu fariĝis la plej rekta rimedo por longdistanca komunikado antaŭ unua transkontinenta telegrafo
- 1865: Ĉefurbo de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono estis translokigita de Richmond, transprenita de malamikoj, al Danville (Virginio)
- 1867: Malkovro de la kometo Tempel 1
- 1872: Kanada astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Alteo
- 1881: En forta tertremo sur greka insulo Ĥio pereis sur ĝi kaj proksima turka marbordo 7866 personojn
- 1882: En Misurio eksterleĝulo Jesse James estis mortpafita dedorse de ano de lia propra bando
- 1888: Unua prostituino estis mortigita en serio de 11 neklarigitaj murdoj de virinoj, kiuj okazis en malriĉa distrikto en East End de Londono
- 1895: Komenciĝis proceso pri misfamigo, iniciatita de la irlanda verkisto Oscar Wilde, kiu alkondukis al lia aresto, proceso kaj malliberigo sub la riproĉo de granda maldeco
- 1886: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Valpurgo
- 1897: Societo Viena secesio fondiĝis
- 1898: Klondike: 88 orserĉistoj pereis sub lavango dum la Alaska orimpetego
- 1901: En dispartigita Pollando aperis scienca revuo "Chemik Polski" (Pola Kemiisto)
- 1905: Futbalklubo Club Atlético Boca Juniors fondiĝis en Bonaero (Argentino)
- Unua mondmilito:
- 1919: Aŭstra parlamento akceptis konstitucion pri falo de la dinastio de Habsburgoj kaj konfisko de iliaj riĉaĵoj
- 1922: Pro malsano de Lenin, Josif Stalin iĝis Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio — la reganto de Sovetunio dum pli ol 30 jaroj
- 1929: La plej granda inundo en historio de Tasmanio komenciĝis
- 1933: Brita ekspedicio kiel unua flugis per aviadilo super Ĉomolungmo
- 1933: Granda Depresio: dutaga ĝenerala striko de teksistoj en Lodzo kaj ties distrikto finiĝis
- 1936: Bruno Hauptmann, kondamnita pro la kidnapo kaj murdo de la dujara Charles Lindbergh la 3-a, estis ekzekutita sur elektra seĝo — ĝis nun ekzistas duboj pri lia kulpo
- 1939: Komandantaro de germanaj armitaj fortoj prezentis al Hitler projekton de direktivo pri batalpreteco de la armeo kun eventuala atako al Pollando - la dokumento estis subskribita la 11-an de aprilo
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Germana polico arestis en distrikto Ostrów Wielkopolski ĉ. 400 polojn, venĝe pro flamigo de kelkaj incendioj fare de nekonatoj; en Lublin 29 poloj fuĝis de kunvenejo por trudlaboristoj en Tria Regno; en Krakovo finiĝis la tritaga konspira Dua Granda Kongreso de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, kunvokita de banderanoj, kiu oficiale dissplitiĝis al du kontraŭbatalantaj frakcioj; Masakro de Katin: komenciĝis ekzekutado de pli ol 4000 polaj militkaptitaj oficiroj el internigejoj en Kozelsk, de kie foriris la unua transporto — ĝis duono de majo per pafo al kapo oni murdis ilin en Katin enterigante en 8 amasaj tomboj (nur aprile 1990 regopovoj de Sovetunio konfesis sian krimon); Riond Bosson (Morges): Ignacy Jan Paderewski laŭ privata vojo sendis al okupata Pollando memorialon, en kiu li emfazis gravan rolon de Vatikano, kiu informas pri kruelaĵoj de sovetoj kaj germanoj; unua grupo de germanaj ŝipoj por partopreni operacon "Weserübung" elnavigis de Hamburgo direkte al Narvik, Trondheim kaj Stavanger
- 1941: Gestapo malpermesis en Provinco Vartlando kolportadon de gazeto el Olsztyn; Radoma geto establiĝis - funkcianta ĝis somero 1944, pro malsanoj, malsato kaj perforto mortis en ĝi kelkaj miloj de personoj (preskaŭ 30 mil judojn, loĝantaj en la geto germanoj murdis en koncentrejo Treblinka); Mediteraneo: germanaj aviadiloj de 10-a Aviada Korpuso atakis la 2-an ĝis la 3-a de aprilo konvojojn AS-23 kaj AFN-23 sinkigante 3 ŝipojn; ĉefministro de Hungario Pál Teleki sinmortiĝis ne volante cedi antaŭ postulo de Germanio pri tralaso de Wehrmacht antaŭ invado de Jugoslavio - nova ĉefministro iĝis László Bárdossy; pola generalo Władysław Sikorski parolis en Kanado kun ties ĉefministro; laŭ soveta-hungara interkompreno oni renovigis fervojan trafikon inter Lvovo kaj Budapeŝto; Nord-Afrika kampanjo: generalo Archibald Wavell decidis evakui trupojn de Bengazo por defendi Tobruk - sekvan tagon la urbo estis okupita de germanoj
- 1942: Pola Armeo en Sovetunio finis unuan etapon de sia evakuo — Sovetunion forlasis 1603 oficiroj, 24 427 suboficiroj kun soldatoj, 1159 volontulinoj kaj 1880 junuloj, krome kun la armeo 10 789 civiluloj evakuiĝis; Operaco Reinhardt: germana polico forveturigis de Munkeno al Lublinio 776 judojn; en Glasgow aperis pola dusemajnrevuo en la angla lingvo "The Voice of Poland" (daŭrigo de la ĝisnuna en la pola lingvo); en Teherano fondiĝis Delegitaro de Ministerio de Laboro kaj Socia Protekto ĉe la pola ekzila registaro, kies celo estis helpo interalie al polaj rifuĝintoj el Sovetunio, kiuj evakuiĝis kune kun la Pola Armeo en Sovetunio; Filipina Fronto: japana 14-a Armeo ekatakis al usonaj-filipinaj trupoj defendantaj sin en la duoninsulo Bataan (parto de Luzono)
- 1943: Germana polico pafekzekutis en koncentrejo Płaszów (nun ene de Krakovo) pli ol 200 personojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Przemyśl kun fervojaj laboristoj en stacidomo Żurawica forprenis de vagono 6 fusilojn, 8 mitralojn kaj multe da municio; distrikto Hrubieszowski: bataliono de "Ryś" en Prehoryłe frakasis bandon de Ukraina Ribela Armeo, kiu rabis polojn, ekbruligante parton de la vilaĝo loĝatan de ukrainoj - la rabaĵojn redonis al poloj; Sovetunio: 100 flankatakaj partizanaj grupoj sur la fervojlinio Brjansko-Roslavl damaĝis relojn en 100 lokoj, elreliginte 4 trajnojn kaj detruis viadukton super Desna, sekvis 2-taga trafikpaŭzo; Bomba Korpuso de RAF nokte atakis Essen - seriozaj damaĝoj en Friedrich Krupp AG
- 1944: Orienta Fronto: trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Ĥotin kaj Łopatyn, kaj de la 2-a Ukraina Fronto atingis nordon de la urbo Iași; Pola Rezistomovado: partizana taĉmento inter Płochocin kaj Błonie devojigis germanan trajnon kun libertempantaj soldatoj; taĉmento de KB malarmigis apud Pionki 3 soldatojn de Wehrmacht, en tio oficiron; Usono retirigis rajton al militara helpo por Turkio; unua aeratako de Budapeŝto - britaj kaj usonaj aviadiloj bombis stacion en Ferencváros kaj aviadilfabrikon apud Danubo
- 1945: Usona 8-a Aviada Armeo atakis Kilon per 2 200 tunoj da bomboj; Orienta Fronto: en Slovakio trupoj de 2-a Ukraina Fronto (40-a Armeo) ekregis Kremnica; Okcidenta Fronto: en Badenio francaj trupoj de 1-a Armeo okupis Karlsruhe kaj Pforzheim, en Malsupra Bavario trupoj de 7-a Armeo konkeris Aschaffenburg kaj komencis batalon pri Würzburg, en norda Vestfalio 8-a Armeo konkeris Münster; Filipinoj: infanteria regimento de usona 40-a Infanteria Divizio grundiĝis en Masbate, jam liberigitan de filipinaj partizanoj; al Košice alvenis prezidento de Ĉeĥoslovaka Respubliko Edvard Beneš, ĉefministro Jan Šrámek kaj ceteraj membroj de Ĉeĥoslovaka ekzila registaro
- 1945: En Varsovio okazis granda manifestacio okaze de la reveno de Gdańsk kune kun la marbordo al Pollando
- 1946: Unuaj polaj militŝipoj alnavigis al milita haveno en Świnoujście
- 1946: Oficiro de Japana Imperia Armeo Masaharu Homma estis ekzekutita pro militkrimoj rilate al la marŝo de morto de filipinaj kaj usonaj militkaptitoj al duoninsulo Bataan (okcidenta parto de la insulo Luzono) - 8 mil personoj mortfalis
- 1948: Prezidento Harry S. Truman subskribis leĝon pri la Plano Marshall — la programo de ekonomia helpo al postmilita Eŭropo (sub premo de Sovetunio reĵetita de kunlaborismaj komunistaj reĝimoj el Mezeŭropo)
- 1948: Sur la insulo Jeju-do (Sud-Koreio) komenciĝis komunista ribelo
- 1966: Sovetia kosmosondilo Luna 10 kiel unua ĉirkaŭis la Lunon
- 1968: Martin Luther King predikis Mi estis ĉe la Montopinto
- 1971: La 16-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino
- 1973: Usona sciencisto Martin Cooper unuafoje parolis pere de poŝtelefono
- 1973: Kosmoesploro: lanĉo de soveta kosmostacio Salut 2
- 1974: Usono: dum la plej grava serio de tornadoj iam ajn spertita, estis dum tiu kaj la sekva tago nombritaj entute 148 tornadoj en 13 subŝtatoj - la katastrofo mortigis 315 homojn kaj kreis damaĝojn de 600 milionoj da usonaj dolaroj
- 1975: Anatolij Karpov (Sovetunio) estis agnoskita ŝakmondĉampiono de FIDE, post kiam usonano Bobby Fischer ne venis al finala matĉo
- 1976: La 21-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Hago
- 1981: Milita stato en Pollando
- 1981: San-Francisko: unua portebla persona komputilo Osborne 1 enmerkatiĝis
- 1982: Pola Popola Respubliko: batita en enketa arestejo Mieczysław Rokitowski mortis - arestita en Przemyśl kun riproĉo pri disvastigo de samizdatoj
- 1984: Lansana Conté iĝis prezidento de Gvineo
- 1984: Kosmodromo Bajkonur: lanĉo de soveta misio, kadre de la programo Salut, kun unua kosmonaŭto el Barato Rakeŝ Ŝarma
- 1990: Belgio: Reĝo Baldueno la 1-a estis deklarita nekapabla regi dum 36 horoj (pro lia rifuzo subskribi leĝon pri abortigo)
- 1990: Postkomunismo
- 1992: Ramiz Alia demisiis kiel prezidento de Albanio
- 1995: Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio estis fondita
- 1996: Oni arestis usonan teroriston Theodore Kaczynski
- 2000: Litovio: liberalulo Rolandas Paksas estis elektita urbestro de Vilno por la dua fojo
- 2000: Usono: Microsoft malobservis kontraŭmonopolan leĝon, ligante TTT-legilon Internet Explorer kun operaciumo Vindozo
- 2004: En Britio mortis lasta veterano de la krimea milito
- 2004: Invado de Irako: batalo de City Hall (urbodomo en Karbalo) komenciĝis
- 2005: Vatikano: en Baziliko Sankta Petro de Romo oni publike montris la korpon de papo Johano Paŭlo la 2-a; en Pollando komenciĝis semajna nacia funebro daŭrinta ĝis la tago de entombigo
- 2007: Francio: elektra motortrajno V150 starigis rekordon de rapido por fervojaj trajnoj - 574,8 km/h
- 2008: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago pro manko de pruvoj senkulpigis eksan ĉefministron de Kosovo Ramush Haradinaj, kiu estis arestita en 2005 pro krimoj faritaj dum la kosova sendependeca batalo (1998)
- 2009: Naĝib Razak iĝis ĉefministro de Malajzio
- 2009: En Pollando oni malpermesis vendi likvajn termometrojn kun hidrargo
- 2011: Pakistano: ne malpli ol 50 personoj pereis kaj 120 vundiĝis en duobla bomba atenco de sinmortigintoj en la urbo Dera Gazi Ĥano
- 2016: Germana taggazeto „Süddeutsche Zeitung” malkaŝis aferon Panama Papers, pri konfidencaj dokumentoj rilate al impostparadizoj
- 2017: Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo kun 16 mortigitoj, en tio 2 fremdlandanoj, kaj 47 vunditoj - sekvis tritaga nacia funebro
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 39-a tago de la rusa agreso: pasinttage 8 rusajn aercelojn estis paffaligitaj (2 ĉasaviadloj Su-34, helikoptero, operaca-taktika senpilota aviadilo, 4 krozmisiloj); en Donbaso rebatitaj 6 atakoj; apud Kievo trovitaj korpoj de forkapita vilaĝestrino kun la familio, en Buĉa korpoj de murditaj surstrate civiluloj kun ŝnuritaj manoj - oni trovis amasan tombon kun 57 korpoj; Dmitro Kuleba: Rusio estas "pli malbona ol Islama Ŝtato", ukrainaj amaskomunikiloj - rusoj murdis ankaŭ bestojn; en Mariupolo aŭto de litova dokumentisto trafita per raketo - la fotoraportisto distingita postmorte; rusaj raketoj falis al haveno en Mikolajivo, pli frue al magazenoj kun brulaĵo en Odeso; rusaj soldatoj retiriĝis de Sumio; per humanitaraj koridoroj evakuiĝis 2 694 personoj;
- Mondreago: Eŭropa Unio kondamnis militkrimojn kun kruelaĵoj faritajn de rusia armeo, malkovritajn post liberigo de apudkievaj urboj - en Buĉa ukrainaj soldatoj malkovris en amasaj tomboj 280 civilulojn, ofte kun spuroj de torturoj kaj seksperfortoj, kaj pafmortigo al malfronta parto de la kapo kun senmovitaj manoj surdorse; CNN: Rusio ŝanĝas strategion transmovante siajn trupojn al Donbaso por tie venki antaŭ la 9-a de majo; Baltaj Landoj sen gaso el Rusio; rusoj malliberigas 11 ukrainajn urbestrojn; Jarosław Kaczyński en "Welt am Sonntag" alvokis Germanion pro apogo de embargo kaj livero de armiloj al Ukrainio, kaj urbestro de Lvovo en "Bild" informis pri la genocido en Buĉa; rusaj retpiratoj atakas aviadan komunikadon najbare de Kaliningrado; Germanio rifuzis al Ukrainio liveron de 100 kirasitaj transportiloj Marder; Berlinon traveturis kolumno de aŭtoj kun flagoj de Rusio; rusa diplomatio pri la masakro de Buĉa - ukraina mistifiko, pola diplomatio - la fotoj kompareblas kun periodo de stalinisma kaj naziisma totalismo; UN-sekretario António Guterres deklaris, ke estas "profunde ŝokita" pro la viditaj fotoj
- 2023: 404-a tago de la rusa agreso: Pasinttage estis pli ol 50 rusaj atakoj kontraŭ celoj en Ukrainio, en pripafita Kostjantinivka 6 personoj estis mortigitaj; bataloj en la centro de Baĥmut;laŭ ukraina flanko Rusio perdis pli ol 175 mil soldatojn; Rusio transdonis al Ukrainio 5 vunditajn soldatojn; medicinejo pripafita de rusoj en Ĥersono; Ukraina Aer-Armeo 5-foje atakis grupiĝojn de soldataro kaj armilaro de la malamiko, kaj faligis skoltan senpilotan aviadilon; rusaj paraŝutistaj unuoj ricevis pezajn flamĵetilojn; en Melitopolo rusoj devigas instruistojn al rezigno el ukraina civitaneco;
- Mondreago: Pollando transdonis al Ukrainio unuajn ĉasaviadilojn MiG-29; en landoj de EU estis frostigitaj aktivoj de porkremlaj oligarĥoj (pli ol 23 mld da eŭroj); Norvegio kaj Danio transdonos al Ukrainio 8 mil artileriajn pafaĵojn (kalibro 155 mm); Aŭstralia sistemo de telestirado trafos al Ukrainio (por tankoj kaj kirasitaj veturiloj); Rusio haltis sian kotizon por la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo por 2023 kaj postulas redonon el la pasinta jaro; Unesko: dum unu jaro de la milito objektoj de kultura heredaĵo estis damaĝitaj je ĉ. 2,6 mld da dolaroj (plej ruinigita estis Ĥarkiva provinco); regopovoj de Nederlando anoncis apogon de Ukrainio per 274 mln da eŭroj el destinita 2,5 mld; energetika operatoro Ukrenergo ricevis entute pli ol 700 mln da eŭroj de malaltprocentaj pruntaĵoj
Naskiĝoj
- 1369: Henriko la 4-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (m. 1423)
- 1395: Georgo de Trebizondo, bizanca humanisto, filozofo, teologo, filologo (m. 1486)
- 1508: Jean Dorat, franca klasika filologo, poeto, erudiciulo, helenisto kaj humanisto (m. 1588)
- 1581: Johannes Rudbeckius, sveda episkopo, profesoro pri matematiko kaj teologio de la Universitato de Upsalo (m. 1646)
- 1593: George Herbert, angla poeto apartenanta al metafizikaj poetoj; enestanta en Angla Antologio (m. 1633)
- 1639: Alessandro Stradella, itala komponisto, violonisto kaj kantisto (m. 1682)
- 1660: Daniel Defoe, angla verkisto, konsiderata iniciatinto de la anglalingva romano, mondfama pro sia romano Robinsono Kruso, ankaŭ esperantigita (m. 1791)
- 1682: Valentin Rathgeber, germana benediktano kaj komponisto (m. 1750)
- 1757: Ferenc Verseghy, hungara poeto, lingvisto, komponisto (m. 1822)
- 1770: Teodoros Kolokotronis, greka generalo, estro de la Greka milito de sendependiĝo kontraŭ Otomana Imperio (m. 1843)
- 1778: Carl Ludwig Engel, germana arkitekto, reprezentanto de empiro (m. 1840)
- 1781: Svaminarajan, barata guruo, viŝnuisto el Utar-Pradeŝo (m. 1830)
- 1783: Washington Irving, usona verkisto kaj ambasadoro, kies esperantigitaj verkoj atingeblas rete (m. 1859)
- 1798: Charles Wilkes, usona ŝipa kapitano, estro de scienca Usona Esplorekspedicio ĉirkaŭ la mondo, konata de la Wilkes-tero, masakristo de preskaŭ 80 fiĝianoj (m. 1877)
- 1808: Franz Ferdinand Greiner, germana termometrofaristo (m. 1855)
- 1814: Lorenzo Snow, usona religiulo, reprezentanto de restaŭrisma eklezio (m. 1901)
- 1843: Knut Ekwall, sveda pentristo kaj gravuristo (m. 1912)
- 1851: Carl Domanig, aŭstra verkistoj kaj numismatikisto (m. 1913)
- 1860: Frederik van Eeden, nederlanda psikiatro kaj verkisto, kies romano La Malgranda Johano estis dufoje esperantigita (m. 1932)
- 1863: Henry Van de Velde, belga artisto, dezajnisto, fasonisto kaj arkitekto, reprezentanto de Novarto (m. 1957)
- 1876: Tomáš Baťa, ĉeĥa entreprenisto, ŝu-produktanto, konata de la konzerno Bata (m. 1932)
- 1880: Otto Weininger, aŭstra filozofo juddevena, aŭtoro de la fama libro "Sekso kaj karaktero", sinmortiginto (m. 1903)
- 1881: Alcide De Gasperi, unua ĉefministro de la Itala Respubliko (m. 1954)
- 1886: Stefan Aleksander Okrzeja, pola revoluciulo el PPS (m. 1905)
- 1886: Władysław Tatarkiewicz, pola filozofo, estetikisto, etikisto kaj historiisto pri arto, konata de la verkoj "Historio de filozofio" kaj "Pri la feliĉo", subskribinto de la letero de 34, maldungita de Varsovia Universitato pro kampanjo de Henryk Holland kun studentoj (m. 1980)
- 1896: Józef Czapski, pola pentristo kaj verkisto, serĉisto de pereintaj polaj oficiroj, aŭtoro de la libro Sur nehoma tero, kuredaktoro de la pariza "Kultura", frato de Maria Czapska, distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari, soldato de Dua Pola Korpuso kaj delegito de la pola ekzila registaro (m. 1993)
- 1903: Lajos Daróczi, rumania hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de la gazeto "Fáklya" (m. 1970)
- 1903: Peter Huchel, germana poeto, kies poemon esperantigis Richard Schulz (m. 1981)
- 1906: Ferenc Szemlér, hungara advokato, ĵurnalisto, poeto kaj tradukisto (m. 1978)
- 1908: Ferenc Boros, hungara tradukisto, verkisto (m. 1963)
- 1909: Júlia Ferenczy, rumania hungara pentristino (m. 1999)
- 1910: Zoltán Andrásy, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 2006)
- 1912: Sándor Haáz, rumania hungara grafikisto, koreografo, etnografo (m. 2007)
- 1914: László Weith, hungara pentristo (m. 1973)
- 1918: Olesj Honĉar, ukraina verkisto kaj politika aktivulo, kies verkoj estis tradukitaj en 67 lingvojn kun esperanto (m. 1995)
- 1918: Miklós Hubay, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 2011)
- 1920: Ivan Demjanjuk, ukraina militkrimulo priservanta gaspereigejojn en koncentrejoj (m. 2012)
- 1924: Roza Ŝanina, soveta kaŝpafistino, kiu pafmortigis dum la Granda patriota milito en la Operaco Bagration kaj Orientprusia Ofensivo 59 germanojn, inkluzive 12 kaŝpafistojn (m. 1945)
- 1924: Marlon Brando, usona aktoro (m. 2004)
- 1925: Anthony Wedgwood Benn, brita socialisto, parlamentano por la Brita Laborista Partio, soleca kontraŭulo de NATO-interveno en Kosovo kaj Iraka milito (m. 2014)
- 1927: Vasile Albu, rumana kemiisto kaj inĝeniero, esperantisto, IKUE-aktivulo en diocezo Speyer (Germanio) (m. 1995)
- 1929: Tibor Lázár, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
- 1929: Gordon Moore, usona entreprenisto (m. 2023)
- 1930: Helmut Kohl, germana kristandemokrata politikisto, kanceliero de FRG (m. 2017)
- 1934: Jane Goodall, brita ekologino kaj antropologino, spertulino pri primatoj
- 1935: Endre Czeizel, hungara kuracisto kaj genetikisto, medicin-scienca doktoro de la Hungara Scienca Akademio
- 1944: Árpád Farkas, rumania hungara poeto, redaktoro, publicisto kaj tradukisto
- 1944: István Zsehránszky, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1945: István Sass, rumania hungara matematikisto, astronomo
- 1946: Marisa Paredes, hispana aktorino (m. 2024)
- 1946: Hanna Suchocka, pola juristino, unua ĉefministrino de Pollando, ambasadorino ĉe Apostola Seĝo, membrino de la Papa Akademio de Sociaj Sciencoj
- 1948: Carlos Salinas de Gortari, meksika ekonomikisto, prezidento de Meksiko, dum kies periodo eksplodis la ribelo de la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo
- 1953: Pieter Aspe, flandra verkisto (m. 2021)
- 1956: Miguel Bosé, hispana kantisto, komponisto, aktoro kaj reĝisoro italdevena
- 1958: Tibor Balázs, hungara poeto, verkisto, literaturhistoriisto, tradukisto kaj libroeldonisto
- 1961: Angelo d'Arrigo, itala aviadisto kaj ornitologo (m. 2006)
- 1961: Eddie Murphy, usona aktoro kaj ŝercisto, konata de la skeĉa televidserio Saturday Night Live
- 1964: Nigel Farage, brita politikisto eŭroskeptika
- 1969: Clotilde Courau, franca teatra komediistino kaj kina aktorino, itala princino
- 1980: Dewi Sandra, indonezia aktorino, prezentistino kaj kantistino
- 1982: Cobie Smulders, kanada aktorino kaj manekeno
- 1985: Orsolya Jakab, rumania hungara aktorino, membrino de la Teatro Tomcsa Sándor
- 1985: Leona Lewis, angla popmuzika kantistino, komponistino kaj tekstistino de furorkanto
Mortoj
- 1203: Arturo la 1-a, duko de Bretonio (n. 1187)
- 1287: Honorio la 4-a, papo, kiu privilegiigis ordenojn kaj apogis instruadon de orientaj lingvoj por evangeliigi Proksiman Orienton (n. 1210)
- 1473: Aleksandro Sforza, itala kondotiero kaj la unua princo de Pesaro (n. 1409)
- 1549: Matsudaira Hirotada, japana daimio (n. 1526)
- 1582: Takeda Katsuyori, japana samurajo (n. 1546)
- 1680: Ŝivaĝi, fondinto de Maratha Imperio en Barato, kiun li grandparte liberigis de Mogola Imperio (n. 1627)
- 1682: Bartolomé Esteban Murillo, hispana pentristo, reprezentanto de barokstila pentrado (n. 1617)
- 1761: Christian Ferdinand Abel, germana basviolonisto kaj gambovjola virtuozo (n. 1682)
- 1762: Thomas Frye, anglo-irlanda pentristo kaj inventisto (n. ĉirkaŭ 1710)
- 1790: Ephraim Moses Kuh, germana verkisto kaj komercisto
- 1822: Friedrich Justin Bertuch, germana eldonisto kaj tradukisto, en kies domo estas urbomuzeo de Vajmaro (n. 1747)
- 1825: Otto von Loeben, germana verkisto kaj juristo (n. 1786)
- 1826: Reginald Heber, angla pastro kaj verkisto, anglikana episkopo de Kolkato, kies himnoj estis esperantigitaj (n. 1783)
- 1827: Ernst Chladni, germana fizikisto, geologo, muzikisto, patro de akustiko (n. 1758)
- 1830: François Barthélemy, franca ministro kaj diplomato (n. 1747)
- 1849: Juliusz Słowacki, pola dramisto kaj mistikulo armendevena, poeto-profeto de romantikismo, esperantigata de Antoni Grabowski (n. 1809)
- 1862: James Clark Ross, brita vojaĝisto kaj esploristo de Antarkto (n. 1800)
- 1868: Franz Berwald, sveda komponisto kaj violonisto (n. 1796)
- 1882: Jesse James, usona eksterleĝulo de la sovaĝa okcidento (n. 1847)
- 1893: Karl Werder, germana filozofo kaj verkisto
- 1897: Johannes Brahms, germana komponisto, pianisto kaj dirigento (n. 1833)
- 1915: Jizchok Leib Perez, pola, hebrea kaj juda verkisto, advokato, socia aganto, kunkreinto de la juda literaturo en la jida lingvo, esperantigata de Icek Jurysta (n. 1852)
- 1916: Ferenc Veress, hungara fotografisto kaj fakverkisto (n. 1832)
- 1922: István Berkeszi, hungara historiisto kaj instruisto (m. 1853)
- 1929: József Geml, hungara, rumania hungara memuaristo, lokhistoriisto, urbestro de Temeŝvaro (n. 1858)
- 1932: Wilhelm Ostwald, germana balto, Nobelpremiita kemiisto pro la laboroj pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido (n. 1853)
- 1940: Peter Wust, germana filozofo de ekzistadismo (n. 1884)
- 1941: Pál Teleki, hungara geografo, ĉefministro de Hungario, sinmortiginto (n. 1879)
- 1945: Ernő Grünbaum, rumania hungara pentristo (n. 1908)
- 1945: Emma Ritoók, hungara verkistino, tradukistino (n. 1868)
- 1950: Kurt Weill, germana komponisto juddevena, elmigrinta al Usono (n. 1900)
- 1954: Aristides de Sousa Mendes, portugala diplomato, justulo inter la popoloj (n. 1885)
- 1986: Sajid Mohammad Kazem Ŝariatmadari, irana ajatolo azerbajĝandevena (n. 1905)
- 1990: Sarah Vaughn, usona ĵaza kantistino kaj pianistino, konsiderata kune kun Billie Holiday kaj Ella Fitzgerald unu el la plej elstaraj kantistoj de ĵazo (n. 1924)
- 1991: Graham Greene, brita verkisto de psikologiaj romanoj, dramisto (n. 1904)
- 1994: Jérôme Lejeune, franca kuracisto, genetikisto, servisto de Dio, malkovrinto de Down-sindromo (n. 1926)
- 1995: Ferenc Szász, rumania hungara agronomo, fakverkisto (n. 1903)
- 1995: Marion Tinsley, usona matematikisto, damludisto, dufoja mondĉampiono, konsiderata la plej bona en la mondo (n. 1927)
- 1998: Mary Cartwright, angla matematikistino, direktorino de Girton College, membrino de la Reĝa Societo de Londono, kunkreintino de la teorio de kaoso, distingita per Ordeno de la Brita Imperio (n. 1900)
- 2000: Terence McKenna, usona verkisto, filozofo, etnobotanikisto, lingvisto, mistikulo, esploristo de ŝamanismo kaj psikedelaĵoj (n. 1946)
- 2006: Suitbert H. Siedl, aŭstra bibliisto, profesoro, karmelano, denaska esperantisto, fondinto de la Familia Sancti Hieronymi, kontribuinta al "Biblia Revuo" (n. 1923)
- 2007: László Incze, rumania hungara lokhistoriisto, muzeologo (n. 1928)
- 2013: Mariví Bilbao, hispana filma kaj televida aktorino (n. 1930)
- 2016: Joe Medicine Crow, usona-indiana antropologo kaj historiisto, distingita per la Prezidenta medalo de libereco kaj honoraj doktorecoj (n. 1913)
- 2016: Jules Schelvis, nederlanda judo, spertulo pri germana persekuto de judoj (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 3-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|