Aleksandro SFORZA, itale Alessandro SFORZA, (naskiĝis en Cotignola, en la 29-a de oktobro 1409 - mortis en Pesaro, en la 3-a de aprilo 1473) estis itala kondotiero kaj la unua Princo de Pesaro el la Sforza liniaro. Li estis nelegitima filo de Muzio Attendolo Sforza (1369-1424) kaj Lucia Terziani da Marsciano.
Biografio
Aleksandro aktive kunlaboris kun sia frato Francesco (1401-1466) en liaj militaj kampanjoj, kaj per lia helpo li konkeris Milanon, Aleksandrio kaj Pesaro. En 1435, en Fiordimonte, li venkis batalon kie la kondotiero Niccolò Fortebraccio (1375–1435) mortiĝis[1]. En 1444, en Asizo li komandis la trupojn sieĝitajn de Niccolò Piccinino (1386-1444)[2], kondotiero de la papo Eŭgeno la 4-a. Li estis devigata forlasi la urbon, kiu forbalaiĝis de la fortoj de la detruo kaj masakroj. En tiu sama jaro li fariĝis Sinjoro de Pesaro vendita de Galeazzo Malatesta (1385–1461)[3]. Tie li pligrandigis la dukan palacon por konformigi ĝin al la renesancaj normoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj