En la historia urbocentro de Aschaffenburg interalie funkcias kafejo "Pano", kies retejo informas pri la deveno de la kafeja nomo el Esperanto,[1] kaj la servistoj mem, se demandate, ankaŭ informas pri la esperanta deveno. Krome atentigeblas, ke en la komunumo Mömbris por la tuta distrikto Aschaffenburg aktivas la Kahlgrunda Esperanto-Junularo. Ĝia motoroLeo Sakaguchi organizas renkontiĝojn por junuloj KEKSO.[2] La distrikta grupo eĉ ĝis aprilo 2013 aktive kunlaboris en la distrikta ligo de junularaj asocioj - tiam oni petis malmembriĝon, ĉar la tempo de volontuloj ne plu sufiĉis por tiu aldona aktivaĵo.[3]