La distrikto Haßberge situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la urbo Haßfurt. La distrikto havas areon de 956 km², kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis loĝantojn. Ĝi situas en la pleja oriento de la distriktaro. Najbaras norde la distrikto Rhön-Grabfeld kaj la turingia distrikto Hildburghausen, nordoriente la distrikto Coburg, oriente kaj sude la distrikto Bamberg kaj okcidente la distrikto Schweinfurt. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
Eksteraj ligiloj