La distrikto Cham (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Cham estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.510 km² fine de decembro 2022 loĝis 130 193 homoj; do meznombre 87 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la distrikto Cham estas signita per 12.
Najbaraj distriktoj estas (de sudo laŭ iro de horloĝo) Regen, Straubing-Bogen, Regensburg kaj Schwandorf, krome apudas Regiono Plzen de la Ĉeĥa Respubliko.
Urboj en la distrikto