La distrikto Main-Spessart situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Ĝia nomo venas de la rivero Majno kaj de la mezalta montaro Spessart.
Administra centro estas la urbo Karlstadt. La distrikto havas areon de 1 321 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 127 132 loĝantojn.
Eksteraj ligiloj