La distrikto Donau-Ries (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Donauwörth estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.274 km² fine de decembro 2022 loĝis 137137 homoj; do meznombre 102 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231.
Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Ansbach, Weißenburg-Gunzenhausen, Eichstätt, Neuburg-Schrobenhausen, Aichach-Friedberg, Augsburg, Dillingen, krome la badenvirtembergaj distriktoj Heidenheim kaj Ostalb).
Pratempa aerolito kreis krateron de kiu restis preskaŭ cirkloforma baseno kun diametro de 22 kilometroj. Ĝia nomo estas Nördlinger Ries.