Rain estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Donau-Ries kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9238 loĝantojn.
Iom norde de Rain la rivero Lech, veninte el la federaciaj landoj Vorarlberg kaj Tirolo de Aŭstrio al Bavario, enfluas la Danubon.
Famuloj
- Georg Tannstetter aŭ Georgo Kolimito (1482-1535) estis humanisto, kuracisto, astronomo, matematikisto, kartografo, privata kuracisto de la imperiestroj Maksimiliano la 1-a (1510) kaj Ferdinando la 1-a (1503-1564).