La distrikto München (Munkeno) situas en la administra distriktaroSupra Bavario (Oberbayern) de la germanafederacia landoBavario. Ĝi ĉirkaŭas je norda, orienta kaj suda flankoj la urbon Munkeno, kiu mem estas eksterdistrikta urbo, sed tamen estas la distrikta administra centro. La distrikto havas areon de 667 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 355 890 loĝantojn.
La aŭtokodo de la distrikto estas M.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
(nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)