La distrikto Amberg-Sulzbach (germane: Landkreis) situas en la nordorienta mezo de la federacia landoBavario de Germanio. La urbo Amberg estas la administra centro de la distrikto, sed ne apartenas al ĝia areo. Sur ties areo de 1255 km² loĝas 107.100 homoj; do meznombre 85 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Amberg-Sulzbach estas signita per 3.