La urbo Coburg situas en la federacia lando Bavario de Germanio . Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Coburg ene de la administra distriktaro Supra Frankonio . Fine de decembro 2022 la urbo havis 41 842 loĝantojn.
Historio
Nomon kaj originon havas la urbo de la citadelo de Koburgo fondita laŭdire dum la regado de reĝo Henriko la 1-a . Tamen la unua mencio endokumenta ne estis antaŭ la 1207-a jaro. De 1245 estis Koburgo sidejo de linio de la grafoj de Henneberg kaj venis fine de la 14-a jarcento danke al nupto al la dinastio Wettin . De 1485 ĝi troviĝis inter la ernestaj duklandoj .
En la jarcentoj 15-a kaj 16-a Koburgo estis etapa celo por vojaĝantoj kaj komercistoj de sur la ŝoseo inter Nurenbergo tra Bamberg norden. Kiam regis duko Johano Ernesto (Saksio-Koburgo) la rezidejo lokiĝis envalen disde la monta fortreso : ĉi-loke loĝis Marteno Lutero dum la dieto de Augsburg en 1530. Eĉ dum la Tridekjara milito la citadelo ankoraŭ plene funkciis kiam repuŝiĝis en 1632 brave la atakojn de Johann von Aldringen kaj Albrecht von Wallenstein kaj devis kapitulaci nur post kvar monatoj da sieĝado fare de la imperiestra generalo Guillaume de Lamboy . En 1641 Koburgo fariĝis parto de Saksio-Altenburg . De 1835 ĝi estis rezidejo de la linio Saksio-Koburgo , de 1826 de Saksio-Koburgo kaj Gotao .[ 1]
Homoj rilataj la Koburgo
Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) , duko
Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld) , duko
Frederiko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld) , feldmarŝalo
Friedrich Hofmann
Fritz Lütkemeyer , teatrodekoraciisto kaj kulisfabrikanto
Johann Adolf von Schultes , regionhistoriisto
Johano Ernesto (Saksio-Koburgo) , unua memstara duko koburga
Johann Heinrich Pertsch , klasika filologo kaj pastoro
Johano Kazimiro (Saksio-Koburgo) , duko
Justus H. Ulbricht , historiisto
Paul Crusius , teologo kaj matematikisto
Wilhelm Pertsch
Vidindaĵoj
Servoj
Bildaro
Maŭrico-kirko
fortikaĵo Coburg
Referencoj
↑ "Koburg" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon , volumo 11. Leipzig 1907, p. 209-210