ĉefregioncentro • Displaced city • urbeto • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • Imperial city • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Kaufbeuren estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al Bavario. Fine de decembro 2005 la urbo havis 43.845 loĝantojn. Ĝi estas en la administra Distriktaro Ŝvabio, la plej proksima granda urbo estas 70 km nord-orienten Munkeno kaj 80 km norden Aŭgsburgo.
La Danco-Festivalo ("Taenzelfest") en la centro de la urbo
Ludwig Ganghofer - (naskiĝis la 7-an de julio 1855, mortis la 24-an de julio 1920) estis germana verkisto.
Ludwig Ganghofer naskiĝis en Kaufbeuren, Bavario. Li studis unue maŝinteknikon, literaturan historion kaj filozofion, laboris kiel dramisto en Vieno, kaj poste kiel redaktoro en Munkeno. Dum la Unua mondmilito li servis kiel milit-raportisto.
En sia verkaro Ganghofer esprimas sian grandan amon al la montareca naturo en Bavario. Granda parto de lia verkaro estas filmigita.
Ludwig Ganghofer mortis en Tegernsee, Bavario.
Li vivis ekde la 1930-aj jaroj kiel rifuĝinto en Svislando kaj gvidis tie la malgrandan eldonejon Vita Novi. Li sciigis la sovetojn pri detaloj de Operacio Citadelo, pri la planoj ĉe Kursk.
Lia informinto (kaŝnomo "Werther") restis eĉ ĝis hodiaŭ nekonata, sed li laboris plej verŝajne kiel altranga oficiro.
Profesie li estis instruisto pri historio, germana kaj franca lingvoj, geografio kaj stenografio en gimnazioj, interalie en Zweibrücken, poste en "Realgymnasium" en Augsburg.
Inter liaj Augsburgaj lernantoj estis Bertolt Brecht. Laŭ priskribo Ledermann estis tipa tiutempa patrioto-ŝovinisto kaj entuziasmis pri la Unua Mondmilito.
Hans Magnus Enzensberger - La germanaverkisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj eldonisto Hans Magnus ENZENSBERGER - en Esperantujo konata kiel Hans' Magno Encensbergo naskiĝis je la 11-a de novembro1929 en Kaufbeuren, Bavario. Li studis literatursciencon, lingvojn kaj filozofion en la universitatoj de Freiburg, Hamburgo, Erlangen kaj Parizo, doktoriĝis en 1955 pri la poetiko de Clemens Brentano. Ekde 1957 Enzensberger laboras kiel verkisto. Li gajnis plurajn literaturajn premiojn, interalie la Georg-Büchner-Preis (1963), la "Heinrich-Böll-Preis der Stadt Köln" (1985) kaj la "Heinrich-Heine-Preis der Stadt Düsseldorf" (1998). La esperantisto Richard Ledermann estis la patro de lia patrino.