Walter Riester estas germana politikisto. Li naskiĝis la 27-an de septembro 1943(nun 1943-09-27) en Kaufbeuren, do nun estas 81-jara. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri laboro kaj socia ordo. Post la parlamenta baloto de oktobro 2002 lia ministerio estis malfondita kaj integriĝis en novajn ministeriojn pri ekonomio kaj laboro unuflanke, kaj pri sano kaj socia sekurigo aliflanke. Walter Riester reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Lia nomo estas forte ligita al la en lia ministra tempo kreita Riester-Rente, ŝtate subvenciita privata pensio.