La distrikto Dingolfing-Landau (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Dingolfing estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 878 km² fine de decembro 2022 loĝis 100306 homoj; do meznombre 103 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Dingolfing-Landau estas signita per 17.
Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Straubing-Bogen, Deggendorf, Rottal-Inn kaj Landshut.