La germana distrikto Neu-Ulm situas ĉe la okcidenta rando de la distriktaro Ŝvabio, borde de la rivero Iller, kiu tie estas la limo al Baden-Virtembergo. Najbaraj distriktoj estas Günzburg oriente, Unterallgäu sude, Biberach plus la eksterdistrikta urbo Ulm okcidente kaj Alb-Donau norde. La tri lastaj situas en Baden-Virtembergo.
Fine de decembro 2022 la distrikto havis 180 425 loĝantojn.