La nomo de la distriktaro reiras al divido de la dinastio Wittelsbach post la morto de duko Ludoviko la 2-a, "la severa" (ne konfuzenda kun la multe pli posta reĝoLudoviko la 2-a) en 1294 al du branĉoj: Pfalz (Palatinato) kaj Bayern (Bavario). La palatinata branĉo ricevis teritoriojn en norda Bavario, kiuj poste estis nomitaj "Supra Palatinato en Bavario". Kiam en la 19-a jarcento la administrado de Bavario estis restrukturita, oni nomis parton de la nova reĝlando "Supra Palatinato".