Morges situas 10 kilometrojn okcidente de la kantona ĉefurbo Laŭzano ĉe la norda bordo de la Lago Lemano, sur la elfluejo de rivero Morges. La komunumo konsistas el la urbo Morges kaj la vilaĝo Marcelin.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,85 km², de kiuj 3,1% estas kovritaj de arbaro, 22,5% servas por agrikulturo kaj 73,3% por setlado.[2]
En 1936 en la domo de pola virtuozo kaj estinta ĉefministro Ignacy Jan Paderewski estiĝis t.n. Fronto Morges – politika interkompreno de la polaj centraj partioj, laŭ iniciato de Ignacy Paderewski kaj generalo Władysław Sikorski, direktita kontraŭ tiutempaj regopovoj de la Dua Pola Respubliko.