La distrikto Morges estas administra unuo de Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 75600 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Morges.
Geografio
La Distrikto Morges etendiĝas de la norda bordo de Lago Lemano ĝis al la Vaŭda Ĵuraso en nordokcidento kaj al la Vaŭda Mezlando en nordoriento. Ĝi estas la laŭ nombro da komunumoj la dua plej ampleksa distrikto de Kantono Vaŭdo.
Komunumoj de la distrikto Morges
La distrikto Morges konsistas (stato en 2013) el 62 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Morges estas la plej granda. Jen la listo:
Historio
La nuna Distrikto Morges estiĝis surbaze de la administra reformo de la jaro 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 el la malnova Distrikto Morges kaj diversa komunumoj de la iamaj najbaraj distriktoj. La malnova Distrikto Morges siavice estiĝis surbaze de la berna Voktejo Morges post la Helveta Revolucio de 1798.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj