Norrköping situas borde de la Balta Maro, proksime de la golfeto Bråviken. La urbo estas trafluata de la akvoriĉa rivero Motala, kiu kondukas la akvon de la lago Vättern al la maro kaj kiu ĉi tie nur nomatas Strömmen.
En la urbo mem la rivero, kiu estas plurfoje transpontata, kreas signifajn akvofalojn, ĉar ene de la urba teritorio ĝi falas 22 metrojn. Norde, oriente kaj okcidente de la probable dum la frua mezepoko fondita loĝloko etendiĝas agrikulturaj areoj, dum en la sudo ekzistas ampleksaj arbaroj.