Ella Fitzgerald alkreskis en Yonkers proksime de Novjorko kaj estis orfa ekde sia dekkvara vivojaro. Sian unuan koncerton kiel kantisto ŝi prezentis en la aĝo de dek sep en la mita Teatro Apollo en Harlemo; Teatro Apollo okazigis regule venantajn amatorkonkursojn, el kiu ŝi ganis unu. Origine ŝi volis partopreni la konkurson kiel dancisto; kiam venis la momento de la prezentado, al ŝi tamen tremis la gamboj tiom, ke ŝi kantis anstataŭe kanton.[1] Post tio Fitzgerald estis dungita en 1935 de Chick Webb por lia bandego. En 1936 ili verkis per „Love and Kisses“ unuan sondiskon; En 1938 ili atingis la 1-an rangon de la furorkantaj ranglistoj: La gaja A Tisket A Tasket – fakte nur infankanto – faris ŝin kune kun Chick Webb stelulo.[2][3] Alian unuarangan furoraĵon ŝi lancis per Into Each Life Some Rain Must Fall en la jaro 1944. Fitzgerald sukcesis konkeri pintajn rangojn kaj en la popularmuzikaj kaj en la ritmenblusaj kaj kontreaj ranglistoj en Usono.
Kiam Chick Webb mortis en 1939, ŝi komence transprenis la bandon, kiu nun prezentis sub la nomo Ella Fitzgerald and Her Famous Orchestra. Ĉar Ella Fitzgerald tamen ne scipovis legi muziknotojn, ŝi ne taŭgis kiel bandestro. Pro tio ŝi komencis en 1941 sian solokarieron kaj evoluis al unu el la plej elstaraj ĵazkantistoj. En 1946 ŝi koncertvojaĝis kun Dizzy Gillespie kaj prezentis tiam en la koncertaro Jazz at the Philharmonic de Norman Granz, kiu kunverkigis ŝin ankaŭ en la muzikfilmo Improvisation el 1950. Post prezentado en la filmo im Film Pete Kelly’s Blues el 1955 ŝi iris al Verve Records. Ŝia repertuaro etendiĝis ekde svingo trans bibopo, bluso, bosanovo, sambo, gospelo kaj hiphopo ĝis ĵazigitaj kristnasko-kantoj. Ofte oni nomis ŝin „unua sinjorino de la kanto“. Ŝia rekonilo estis kantspeco, kiun ŝi pluevoluigis kaj mondfamigis: la skatkantado. Karakteriza estis la juneca ĉarmo de ŝia voĉo kaj ŝia ĝis nun nesuperita facileco de frazigo, kiu ebligis al ŝi improvizi per rimarkinda tonamlekso de tri oktoj same kiel ĵazinstrumentisto.
Al la plej elstaraj pordiskaj sonregistraĵoj de Fitzgerald apartenas ŝiaj kantaroj de la plej gravaj usonaj komponistoj el la unua duono de la 20-a jarcento, al kiuj ŝi starigis sonmonumentojn kaj per kiuj ŝi donis al ĉiuj postsekvaj kantistoj instruilojn por perfekta interpretado de la respektivaj kantoj.
Jen surlistigo de ŝiaj klasikaj kantaroj por diskeldonejo Verve kaj la respektivaj aranĝistoj:
1956 – Ella Fitzgerald Sings the Cole Porter Songbook (Buddy Bregman)
1956 – Ella Fitzgerald Sings the Rodgers & Hart Songbook (Bregman)
1957 – Ella Fitzgerald Sings the Duke Ellington Songbook (Duke Ellington & Billy Strayhorn)
1958 – Ella Fitzgerald Sings the Irving Berlin Songbook (Paul Weston)
1959 – Ella Fitzgerald Sings the George and Ira Gershwin Songbook (Nelson Riddle)
1961 – Ella Fitzgerald Sings the Harold Arlen Songbook (Billy May)
1963 – Ella Fitzgerald Sings the Jerome Kern Songbook (Riddle)
1964 – Ella Fitzgerald Sings the Johnny Mercer Songbook (Riddle)
Por aliaj diskeldonejoj ŝi pli malfrue ankaŭ surdiskigis kantlibrojn, interalie kun kantoj de la fratoj Gershwin same kiel de Cole Porter kaj Antônio Carlos Jobim. Koleginoj kiel Sarah Vaughan aŭ Dinah Washington laŭis al ŝia ekzemplo kaj ankaŭ surdiskigis kantlibrojn. Alia grava sonregistraĵo de Fitzgeralds ekzistas de la operoPorgy and Bess de Gershwin, kiun ŝi surdiskigis kune kun Louis Armstrong. Krom tio ekzistas multaj koncertregistraĵoj de Fitzgerald, kiuj montras, ke ne ekzistis diferenco inter studia aŭ koncerta prezentado. La ununuraj kvalitaj diferencoj ekzistas je la sonregistra tekniko. Ŝi gajnis entute 13 Gremiojn; En 1987 ŝi ricevis la Nacian Medalon de Artoj.
Ŝi suferis multjare pro diabeto, kiu kaŭzis je la fino de ŝia vivo blindiĝon. Alia sekvo de la malsano estis la amputo de la du kruroj en la jaro 1993. Tri jarojn poste ŝi mortis kiel unu el la plej gravaj ĵazkantistoj de la 20-a jarcento. Ŝi estas entombigita sur Tombejo Inglewood Park en Inglewood ĉe Los-Anĝeleso. Tramtransporta stacio en Parizo estas nomata laŭ ŝi.
Private
Fitzgerald geedziĝis almenaŭ du fojojn, la unuan fojon en 1939[4] – aliaj fontoj diras 1941[5] – kun havenlaboristo kaj etkrimulo Benjamin „Benny“ Kornegay, kiu sekvis ŝin kaj ŝian bandon kiel iaspeca adepto. Kiam ŝi post mallonga geedzeco eksciis pri la krimaj implikaĵoj de sia edzo, ŝi nuligis la geedzecon. Ŝia dua edzo estis ekde 1946 ĝis 1952 – aliaj fontoj denove indikas malkongruajn datojn, ekz. 1947–1953 aŭ la 10-an de decembro 1947–1952 – basisto Ray Brown, kun kiu ŝi adoptis infanon, Ray Brown la pli junan. En 1957 disvastiĝis raportoj en la skandinava gazetaro, ke ŝi kaŝe estas geedziĝinta kun la juna norvego Thor Einar Larsen.[6]
Diskoj
1938 – A-Tisket, A-Tasket (kun Chick Webb)
1950 – Ella Sings Gershwin
1954 – Lullabies of Birdland
1954 – Songs in a Mellow Mood
1955 – Songs from “Pete Kelly’s Blues”
1955 – The First Lady Of Song (Decca)
1956 – Ella Fitzgerald Sings the Cole Porter Songbook
1956 – Ella and Louis
1956 – Sings the Rodgers and Hart Songbook
1957 – Ella and Louis Again
1957 – Sings the Duke Ellington Songbook
1957 – Ella Fitzgerald at the Opera House
1957 – Like Someone in Love
1957 – Porgy and Bess
1958 – Ella Fitzgerald and Billie Holiday at Newport
1958 – Ella Swings Lightly
1958 – Ella Fitzgerald Sings the Irving Berlin Songbook
1959 – Sings the George and Ira Gershwin Song Book
1960 – Ella Fitzgerald sings Songs from the Soundtrack of Let No Man Write My Epitaph
1960 – Ella in Berlin: Mack The Knife
1960 – Ella Wishes You a Swinging Christmas
1961 – Ella Fitzgerald Sings the Harold Arlen Songbook
1962 – Ella Swings brightly with Nelson
1962 – Ella Swings gently with Nelson
1963 – Ella Sings Broadway
1963 – Ella Fitzgerald Sings the Jerome Kern Songbook
1963 – On the Sunny Side of the Street – Ella and Basie
1963 – These Are the Blues (Verve)
1964 – Hello, Dolly! (Verve)
1964 – Ella Fitzgerald Sings the Johnny Mercer Songbook
1965 – Ella at Duke’s Place
1965 – Ella in Hamburg (Verve)
1967 – Whisper Not
1967 – Brighten the Corner (Capitol Records)
1967 – Ella Fitzgerald’s Christmas (Capitol Records)
1968 – 30 by Ella (Capitol Records)
1968 – Misty Blue (Capitol Records)
1969 – Sunshine of Your Love (Capitol Records)
1969 – Ella (Reprise Records)
1970 – Things Ain't What They Used to Be (And You Better Believe It) (Reprise Records)
1972 – Ella Loves Cole (Atlantic Records)
1973 – Newport Jazz Festival: Live at Carnegie Hall (Columbia Records)
1974 – Ella in London (Pablo)
1974 – Ella and Oscar (Pablo)
1975 – At the Montreux Festival (Pablo)
1978 – Dream Dancing
1980 – Ella Abraça Jobim | Ella Fitzgerald Sings the Antonio Carlos Jobim Songbook
1990 – All That Jazz
Akceptado
Versio 2.1 „Ella“ de la populara taglibro-programo Wordpress estas dediĉita al Ella Fitzgerald.
La kanto Ella elle l’a de France Gall estas omaĝo al Ella Fitzgerald.
Ella Fitzgerald kaj aliaj famaj muzikistoj estis eternigitaj per la kanto Back In The Day de Christina Aguilera.
Into each life some rain must fall, kiun Ella Fitzgerald surbendigis kun la kantensemblon Ink Spots, estas ludata en vidbenda ludo Fallout 3 de la fikcia radiostaci 'Galaxy News Radio'.
Literaturo
Jim Haskins: Ella Fitzgerald – First Lady Of Jazz, Munkeno, Heyne, 1994; ISBN 3-453-07545-5
Stuart Nicholson Ella – die Stimme des Jazz, Munkeno, Bertelsmann 1993; ISBN 3-570-02340-0
Rainer Nolden Ella Fitzgerald: ihr Leben, ihre Musik, ihre Schallplatten, Gauting:Oreos 1986; ISBN 3-923657-15-3
Leslie Gourse The Ella Fitzgerald Companion: Seven Decades of Commentary Novjorko, Schirmer 2000; ISBN 978-0-8256-7179-1
Referencoj
↑Ankaŭ kelkaj aliaj ĵazkantistinoj kiel Sarah Vaughan ekfamis je tiaj konkursoj.
↑Steve Hawtin k. a.: Songs from the Year 1938; The World’s Music Charts sur tsort.info; vokita la 15-an de junio 2011
↑Gary Giddins: Visions of Jazz: The First Century. Oxford University Press 200, ISBN 978-0-19-513241-0, p. 142