Gospelo kombinas usonankristanan religian muzikon kun melodioj kaj ritmoj, kiuj disvolviĝis kune kun frua bluso kaj ĵazo. La vorto "gospelo" venas de angla termino signifanta "evangelion" (de malnovangla "gōdspel", "gōd" = "bona" kaj "spel" = "rakonto", "mesaĝo"). Modernaj gospelaj artistoj jam inkludas elementojn de soula muziko, kiu originale leviĝis de sekulara formo de gospelo. Gospelo unue populariĝis inter afrik-usonanoj kaj blankaj sudusonanoj, sed poste populariĝis ĉirkaŭ la mondo.
Gospelo unue populariĝis dum la 1930-aj jaroj, kiam la blusulo Thomas A. Dorsey fabrikis la terminon gospela muziko kaj montris la vojon per kantoj kiel "Precious Lord Take My Hand" ("Altvalora Sinjoro prenu mian manon") kaj "Peace in the Valley" ("Paco en la valo"). Kelkaj radikoj troviĝas en la eldonitaj verkoj kaj lernejoj de Aldine Kieffer (n 1 aŭg 1840) kaj lia bofrato Ephraim Ruebush en Virginio. Gospelo estis antaŭenigita de instruistoj de vojaĝantaj lernejoj, sudusonaj gospelaj kvaropoj kaj eldonejoj de formnota muziko, tiel kiel la eldonejo A. J. Showalter (1879, Georgio), la eldonejo James D. Vaughn (1901, Tenesio), kaj la eldonejo kaj muzika kompanio Stamps-Baxter (1924, Teksaso) de V. O. Stamps.