5-a de aprilo
La 5-a de aprilo estas la 95-a tago de la jaro (la 96-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 270 tagoj restas.
Je la 5-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1058: Kontraŭpapo Benedikto la 10-a elektiĝis
- 1081: Aleksio la 1-a kroniĝis kiel bizanca imperiestro en Konstantinopolo, alportante Komnenan dinastion al plena potenco - Komnenia restaŭrado
- 1242: Batalo ĉe la Lago Peipsi: duko de Velikij Novgorod Aleksandro Nevskij venkis ordenon de germanaj kavaliroj haltigante por jarcento la germanan ekspansion orienten
- 1253: Franca esploristo Vilhelmo de Rubruk alvenis al Karakorumo, la ĉefurbo de Mongola Imperio
- 1355: Karolo la 4-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1453: Sieĝo de Konstantinopolo: sub la sieĝitan urbon alproksimiĝis ĉefa turka armeo
- 1521: En Toruń oni subskribis 4-jaran armisticon inter poloj kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj — la konflikto estis solvota de Sankta Romia Imperiestro Karolo la 5-a kaj reĝo de Hungario Ludoviko Jogajlido
- 1536: Adventus regis de Karlo la 5-a al Romo - la lasta Romia triumfo
- 1566: Delegitaro de nederlanda nobelaro alvenis al hispana regentino de Malaltaj Landoj por prezenti peticion kun postulo de reformoj. Unu kortegano nomis ilin almozuloj (france: gueux), de kio nomiĝis liberiga movado – geŭzoj
- 1573: Malfermo de unua firma ponto super Vistulo en Varsovio - la plej longa en tiutempa Eŭropo (ĉ. 500 m)
- 1573: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: apud Varsovio komenciĝis unua sejma elekto, post morto de la lasta reĝo el dinastio Jogajlidoj - Sigismondo la 2-a
- 1614: En Jamestown (Virginio) okazis nupto de Pokahontas, la filino de ĉefo Paŭhatano, kun angla koloniisto
- 1693: Militista kaj kavalira Ordeno de Sankta Ludoviko fondita de Ludoviko la 14-a
- 1697: Karolo la 12-a iĝis reĝo de Svedio
- 1702: Sveda armeo okupis Vilnon
- 1710: Kozaka hetmano Filip Orlik proklamis Konstitucion de Filip Orlik, kiu neniam ekvalidis
- 1722: Nederlanda maristo Jacob Roggeveen kiel unua eŭropano malkovris la polinezian insulon Rapa Nui kaj nomis ĝin Paska insulo - la vojaĝraporto de la germana kunvojaĝanto Carl Friedrich Behrens famigis la insulon kaj la tieajn statuojn en Eŭropo.
- 1770: Bara Konfederacio: okazis bataloj apud Jedlicze kaj Siepietnica (distrikto Jasło)
- 1781: Peruo: ribelo de Tupak-Amaru la 2-a malvenka por indianoj en batalo de Combapata (Regiono Kusko) kontraŭ hispanoj
- 1793: Jean-Paul Marat elektiĝis prezidanto de jakobenoj
- 1794: Jakobena Revolucia Tribunalo ĉe Nacia Konvencio kondamnis al gilotino Georges Danton, Camille Desmoulins kaj Fabre D'Eglantine
- 1795: En Bazelo estis subskribita franca-prusa pactraktato, en kiu Reĝlando Prusio agnoskis Francan Respublikon kaj ĝian landlimon laŭ Rejno
- 1804: Akuzita pri perfido generalo Jean-Charles Pichegru sinmortigis en malliberejo
- 1815: Indonezio: katastrofa eksplodo de la vulkano Tambora sur la insulo Sumbavo - sekva jaro iĝis jaro sen somero
- 1821: Post pli ol 4 monatoj de drivado en sav-boatoj oni savis ŝiprompintojn de sinkigita de kaĉaloto balen-ŝipo Essex - la evento inspiris Herman Melville verki romanon Moby-Dick
- 1821: Portugala inkvizicio malfondiĝis - imitanta hispanan inkvizicion
- 1829: Papo Pio la 8-a kroniĝis
- 1831: En Nacia Teatro de Varsovio okazis premiero de Varsovia kanto, oficiala kanto de la Novembra ribelo kontraŭ Rusia imperio
- 1849: Reĝlando Prusio venkis danojn en batalo de Eckernförde
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: malvenko de insurekcianoj en batalo de Szklary (distrikto Krakova) — 500 volontuloj de Galicio estis venkitaj
- 1862: En Krakovo aperis unua revuo "Przegląd Lekarski" (Kuracista Revuo)
- 1879: Dua pacifika milito: Ĉilio deklaris militon kontraŭ Peruo kaj Bolivio
- 1883: Polaj fizikisto Zygmunt Wróblewski kaj kemiisto Karol Olszewski kiel unuaj en la mondo kondensigis oksigenon (pli frue franca kaj svisa fizikistoj sukcesis nur ricevi efemeran vaporon, sed ne likvon)
- 1886: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Silesio
- 1885: Premiero de la opero Noé de Georges Bizet en Karlsruhe - kompletigo de nefinita verko de Fromental Halévy
- 1887: Pacifikaj insuloj Valiso kaj Futuno akceptis francan protektoraton
- 1895: Irlanda poeto Oscar Wilde estis kondamnita al malliberejo pro deklarita samseksemo
- 1897: Deklaro de milito greka-turka
- 1900: Kreto: arkeologoj en Knossos trovis argiltabuletojn kun skribo nomita linia skribo B
- 1906: Papo Pio la 10-a eldonis enciklikon Tribus Circiter, en kiu li kondamnis polajn mariavitojn
- 1908: H. H. Asquith iĝis ĉefministro de Britio
- 1910: Inaŭguro de Transanda Fervojo liganta Ĉilion kun Argentino
- Unua mondmilito:
- 1919: Post la pola-bolŝevika milito en konkerita de pola armeo Pińsk estis pafmortigitaj 35 judoj, kunlaborantaj kun bolŝevikoj
- 1930: Mahatma Gandhi atingis dum sia Salomarŝo la marbordon ĉe Dandi kaj komencis la salorikolton malpermesitan pro brita monopolo
- 1937: Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio: malfermo de flughaveno Prago-Ruzyně
- 1938: Hispana generalo Francisco Franco per dekreto nuligis aŭtonomecon de Katalunio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Oslo dum alproksimiĝo de germana ŝiparo al Norvegio germana parlamentano akceptis 200 intelektulojn kaj montris la filmon "Fajro-bapto" pri ruinigo de Pollando flanke de germana aviado; Deutsche Bank havas en Pollando filiojn en Bielsko, Krakovo, Cieszyn, Lodzo kaj Poznań; post la soveta invado en Pollandon NKVD komencis mortigi polajn militkaptitojn de Starobilsk, kiuj estis transportataj de Smolensk al nekonata loko - nun ripozantaj en la armea tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkivo; el britaj havenoj foriris 3 grupoj de destrojeroj por dismeti eksplodaĵojn en teritoriaj akvoj de Norvegio; rumana sekurecservo kunlabore kun germana Abwehr malhelpis britan provon bloki Danubon apud la Fera Pordo
- 1941: Al koncentrejo Aŭŝvico foriris du transportoj: de Varsovio el enketa malliberejo Pawiak kun 1 021 personoj (interalie Stefan Jaracz kaj Leon Schiller), kaj de Częstochowa kun 115; en Kielce okupantoj oficiale establis geton por judoj; pola brigada generalo Franciszek Kleeberg mortis en germana malsanulejo; en Krotoszyn germanaj sekurecaj regopovoj konstatis, ke en Provinco Vartlando germanoj bruligis parton de polaj bibliotekoj; "Wieści Polskie" laŭ germana gazetaro informis pri malfermo de 10 novaj limpasejoj laŭlonge de "germana-rusa demarkacia linio" sur la teritorio de Pollando kaj Litovio; Kanado subskribis interkonsenton kun la pola ekzila registaro permesante establi du militistejojn por volontuloj servontaj en Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; "Wieści Polskie" laŭ la germana gazetaro informis pri malfermo de 10 novaj landlimpasejoj laŭlonge de "germana-rusa demarkacia linio" sur la teritorio de Pollando kaj Litovio; Norda Atlantiko: 4-taga marbatalo pri la konvojo SC-26 (22 ŝipoj) finita — oni sinkigis 10 ŝipojn kaj submarŝipon; Brita Armeo eniris al Adis-Abebo, la ĉefurbo de Abisenio, okupata de faŝisma Itala Reĝlando; Moskvo: nokte estis subskribita kun Jugoslavio pakto pri amikeco kaj neagresemo - la tagon antaŭ germana-itala invado al Regno Jugoslavio
- 1942: Nombro de malliberuloj dum la germana okupado en la kastelo de Lublin estis 2598 personoj; en Królewiec aperis "Agrikultura Semajnrevuo" destinita al poloj sur enkorpigitaj teritorioj al Orienta Prusio (verŝajne ĉesis aperi en 1943); japanaj aviadiloj bombadis havenon kaj urbon Kolombo sur Cejlono mortigante 190 personojn - post kelkaj horoj ili sinkigis du britajn militŝipojn (426 maristoj pereis, 1122 saviĝis); la Pola Armeo en Sovetunio parte evakuiĝis — de la 24-a de marto ĝis la 5-a de aprilo Sovetunion forlasis irante al Irano preskaŭ 44 mil personoj, inkluzive de pli ol 33 mil soldatoj; en Moskvo malfermiĝis la Kongreso de Slavaj Nacioj pri unueca agado kontraŭ faŝismo; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Kolonjon
- 1943: Germana polico pafmortigis en distrikto Radomski 17 personojn kaj en Dębica 6 polojn; en Ĝenerala Gubernio ĉesis aperi "Znak" (Signo), revuo de konspira politika-armea organizaĵo Nacio-Konfederacio; ĉirkaŭ 900 personoj (en tio 209 infanoj) pereis, 1300 vundiĝis rezulte de erara bombado de belga urbo Mortsel flanke de usonaj aviadiloj, kies celo devus esti apuda fabriko; kontraŭnazioj Dietrich Bonhoeffer kaj Hans von Dohnányi estis arestitaj de Gestapo; Reĝimo de Vichy: laŭ konsento de Philippe Pétain al Tria Regno estis forveturigitaj Edouard Daladier, Leon Blum kaj Maurice Gamelin
- 1944: En vilaĝo Łubcze (distrikto Tomaszów) taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis 116 personojn, inkluzive de 24 ukrainoj; germanoj murdis en Maków Podhalański 42 personojn; guberniestro de ĜG Hans Frank akceptis ĉefepiskopon Adam Stefan Sapieha, kiu protestis pri konfisko de monaĥejoj kaj preĝejo en Krakovo, kontraŭ murdo de polaj pastroj kaj montris atestojn de malbona traktado de poloj en ĜG kaj de trudlaboristoj en Tria Regno; Pola Rezistomovado: ĉirkaŭ 2 mil polaj partizanoj tuttage batalis en distrikto Tomaszowski kontraŭ taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo - ĉirkaŭ 50 polaj partizanoj mortfalis; distrikto Kozienicki: 120 polaj soldatoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo en la vilaĝo Molendu batalis 6-hore kontraŭ germanoj, estis bombarditaj kaj ĉevaloj pafmortigitaj, sed sukcesis retiriĝi de ĉirkaŭiro (18 partizanoj pereis, 2 vundiĝis, 1 perdiĝis, 24 germanoj pereis kaj multaj estis vunditaj); Militkrimoj: germana polico en la tagoj 4-a kaj 5-a de aprilo arestis 430 personojn, plimulton pafmortigante; Gestapo pafmortigis en Zwoleń 9 polojn kaj ĝendarmoj en Jawornik 12 personojn; soldatoj de Wehrmacht bruligis vilaĝon Olszanka murdante 118 polojn kaj ukrainojn, en tio 15 vivbruligis; de Varsovio foriris transporto kun 54 virinoj al koncentrejo Ravensbrück; usona 15-a Aviada Armeo atakis Ploiești kaj naftajn rafinejojn kun produktejoj de sintetika brulaĵo apud Vieno, Budapeŝto kaj en Silezio; 270 loĝantoj de la greka urbeto Kleisoura (Kastorio) estis ekzekutitaj de germanoj
- 1945: Pola kaj soveta armeoj liberigis Oksywie, la lastan germanan rezistolokon apud Gdynia; trupoj de la 4-a Ukraina Fronto liberigis Żywiec kaj en Ĉeĥoslovakio — Ružomberok); germana pripafado de Britio per V-2 finiĝis; Balkana Fronto: unuoj de jugoslava 4-a Arme liberigis insulon Pag; kontraŭgermana kartvela ribelo de Teselo komencita sur nederlanda insulo Texel, fare de soldatoj de Orientaj Legioj
- 1945: En Košice oni proklamis deklaracion de la registaro de Ĉeĥoslovakio, kreitan marte 1945 en Moskvo kun vicĉefministro Klement Gottwald, pri kreo de komuna ŝtato de du egalaj nacioj: ĉeĥoj kaj slovakoj
- 1946: Postmilito: Ruĝa Armeo retiriĝis de la dana insulo Bornholm
- 1948: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo en Gdańsk komenciĝis proceso de germana militkrimulo Albert Forster, alta funkciulo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, respondeca pri fondo de koncentrejo Stutthof en Libera Urbo Dancigo kaj la masakro de Piaśnica - pendumita februare 1952 en Varsovio
- 1951: Usono: Ethel kaj Julius Rosenberg estis kondamnitaj al mortpuno pro spionado favore al Sovetunio kaj transdonado de informoj pri atombombo
- 1952: Pola-sovetunia skriba interkonsento pri konstruo de la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco — oni komencis malsetligi milojn da loĝantoj
- 1955: Winston Churchill anoncis sian demision el la funkcio de ĉefministro de Britio
- 1967: Piet de Jong iĝis ĉefministro de Nederlando
- 1969: Pola jaĥta velisto Leonid Teliga solece ĉirkaŭis la Teron
- 1969: Manifestacioj kontraŭ la Vjetnama milito okazis en Novjorko, Vaŝingtono kaj aliaj usonaj urboj
- 1971: Vulkano Etna erupciis en Sicilio
- 1976: James Callaghan iĝis ĉefministro de Britio
- 1976: Incidento: protesto kontraŭ la ĉina reĝimo kune kun morto de ĉefministro Zhou Enlai fine de la Kultura Revolucio sur Placo Tian An Men en Pekino
- 1977: Seria produkto de ajnagrunda aŭtomobilo Lada Niva komenciĝis en Sovetunio
- 1980: Tajpeo: malfermo de la nacia maŭzoleo al Ĉiang Kai-ŝek
- 1982: Refunkciis Programo III de Pola Radio, suspendita dum la milita stato en Pollando
- 1989: Pola Popola Respubliko: oni subskribis interkonsenton de Ronda Tablo
- 1992: Prezidento de Peruo Alberto Fujimori eksvalidigis kongreson kaj konstitucion enkondukante senperan regadon
- 1992: Bosnia Milito: parlamento de Bosnio kaj Hercegovino proklamis sendependecon - la armeo de Serba Respubliko kaj Jugoslava Popola Armeo eksieĝis Sarajevon
- 1993: Kartvelio: enkonduko de nacia valuto - lario
- 1998: Japanio: malfermo de la ponto Akaŝi-Kaikjō, la plej longa pendoponto en la mondo
- 2000: Mori Yoshiro iĝis ĉefministro de Japanio
- 2003: Saddam Hussein reaperis publike, ekster Bagdado, kune kun koaliciaj fortoj
- 2007: Ramzan Kadirov iĝis prezidento de Ĉeĉenio (Rusio)
- 2009: Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio venkis en parlamenta baloto
- 2009: Lars Løkke Rasmussen iĝis ĉefministro de Danio
- 2009: Gjorge Ivanov gajnis prezidentan balotadon en Respubliko Makedonio
- 2009: Nord-Koreio lanĉis foratingan raketon Taepodong-2 (komencis de la mezatinga Nodong-1)
- 2010: Usono: unua epizodo de televidserio Aventura tempo aperis
- 2014: Metroo en Panamurbo ekfunkciis
- 2018: Panamo retirigis sian ambasadoron el Venezuelo
- 2018: Muzikvideo al Despacito kiel unua en la historio de YouTube atingis 5 miliardojn da aperoj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 41-a tago de la rusa agreso: nokte ukrainoj paffaligis du rusajn raketojn super Dnipropetrovska provinco; rusaj soldatoj forlasis Makariv (50 km de Kievo, kie murdis ne malpli ol 132 loĝantojn); ukraina ombudsmano informis, ke en Irpin oni trovis korpojn de du infanoj en la aĝo sub 10 jaroj kun spuroj de torturoj kaj seksperforto; en Rubiĵne rusoj trafis cisternon kun nitrata acido - aperis granda kemia nubo; interŝanĝo de 86 militkaptitoj; en Mariupolo sinkas civila ŝipo, pripafita de rusoj; paffaligita helikopteron Ka-52 pere de kontraŭkirasita ukraina pafaĵo; de la invadkomenco 18 ĵurnalistoj pereis, 13 estis vunditaj, 8 forkaptitaj aŭ malliberigitaj, 3 estas plu serĉataj; en regopovoj de Mariupolo estis 5 kunlaboristoj; 3 846 personoj estis evakuitaj, ĉefe el Mariupolo;
- Mondreago: Kradvortoj ĉe Facebook kaj Instagram pri la masakro de Buĉa estis blokitaj — Rusio postulis forigon de 5 artikoloj el ruslingva Vikipedio, i.a. pri la militkrimoj; Humanitara helpo: Pollandon atingis jam 2 500 000 militajn rifuĝintoj el Ukrainio, 700 mil ukrainaj civitanoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, registriĝis en la sistemo PESEL, kiu i.a. ebligas facile trovi laboron, daŭrigi lernadon kaj ricevi sociajn privilegiojn; en Varsovio oni subskribis interkonsenton pri aĉeto de 250 Abrams, usonaj tankoj de la tria generacio (70-tunaj), la unuaj 28 alvenos ĉi-jare; Danio decidis forigi 15 rusajn diplomatojn pro spiona agado, Italio 30 rusajn diplomatojn pro "la nacia sekureco", Estonio fermas konsulejon en Narva kun forigo de ties 14 laborantoj, Hispanio forigas ĉ. 25 laborantojn de la rusa ambasadejo, Svedio forigas 3 rusajn diplomatojn kaj Latvio fermos du rusajn konsulejojn en Daugavpils kaj Liepāja; ĉefministro de Israelo kondamnis la krimon en Buĉa, sed ne akuzis Rusion; 19 reprezentantoj de Rusio ĉe EU estas forigataj; Belorusio blokis la retpaĝon de Human Rights Watch; Bruselo: Antony Blinken pri la masakro de Buĉa: Tio estis konscie farita kampanjo de kruelaĵoj, perfortoj kaj seksperfortoj; Portugalio decidis forigi 10 laborantojn de la rusa ambasado en Lisbono; BBC: satelitaj fotoj dubindigas asertojn de rusoj, i.a. de Sergej Lavrov, ke la korpoj sur stratoj de Buĉa aperis dum la lastaj tagoj; rusa Feminisma Rezisto-Movado en Moskvo prezentis laŭvican agadon, en la plej famaj lokoj de la ĉefurbo rekreis okazintaĵojn en Buĉa; "New York Times" konfirmis aŭtentikecon de laŭvicaj surbendigaĵoj en Buĉa, la pripafon de civilulo veturantan per biciklo — malgraŭ neado fare de la plej rangaj rusaj funkciuloj
- 2023: 406-a tago de la rusa agreso: Pasinttage okazis 3 raketaj atakoj kaj 47 aeratakoj kontraŭ Ukrainio, Ĥersona provinco estis pripafita de Rusio 50 fojojn per 299 pafaĵoj; en Donecka provinco pereis 4 civiluloj kaj 11 estis vunditaj; apud Baĥmut estis rebatitaj 20 rusaj atakoj; Rusia armeo ĝis nun perdis en Ukrainio ĉ. 176 240 soldatojn, 3 629 tnkojn, 7 005 kirasitajn veturilojn, 2 707 artileriajn sistemojn, 532 raketajn elpafilojn, 280 kontraŭaviadajn sistemojn, 306 aviadilojn, 291 helikopterojn; en Donecka provinco per tankoj pripafita urbeto kaj vilaĝo per grapolbomboj - 4 peronoj pereis kaj 6 estis vunditaj; en 21 lokoj de Donecka provinco ukrainoj anoncis devigan evakuon de infanoj pere de kirasitaj veturiloj kun ĉeesto de unu el gepatroj aŭ jura reprezentanto; pripafita Nikopol - 14 domoj damaĝitaj, ankaŭ gasdukto kaj rompita energetika linio; perdoj en ukraina energetika infrastrukturo superis valoron de 10 mld da dolaroj;
- Mondrago: Hispanaj kontraŭaviadaj sistemoj NASAMS atingas Estonion, kiu blokis laŭvicajn 53 retpaĝojn, ebligantajn vidi rusan televidon; Volodimir Zelenskij komencis sian unuan oficialan viziton en Pollando — distingita per Ordeno de la Blanka Aglo, oni decidis funkciigi trajnon inter Varsovio kaj Kievo (tra limpasejo en Lublinio); apud turka marbordo sinkis ukraina ŝipo elirinta el haveno Iskenderun sub la ŝipflago de Gvineo-Bisaŭo; usona Cisco "fizike detruis" siajn provizaĵojn en Rusio kaj retiriĝis de la merkato; 89% de ukrainoj pozitive rilatas al EU, kaj 65% negative rilatas al Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj; ambasadoro de Ĉinio ĉe UN: ni ne estas flanke de Rusio en la milito; Latvio laŭgrade revenas al konskripcio al la armeo; en Moskvo ekestis incendio en konstruaĵo de Defend-Ministerio
Naskiĝoj
- 1508: Herkulo la 2-a, itala duko, nepo de papo Aleksandro la 6-a (m. 1559)
- 1568: (bapto) Urbano la 8-a, papo, kies pontifikado okazis dum tridekjara milito (m. 1644)
- 1588: Thomas Hobbes, angla filozofo, reprezentanto de modernismo, kreinto de socia kontrakto (m. 1679)
- 1692: Adrienne Lecouvreur, franca aktorino, amatino de Morico de Saksio (m. 1730)
- 1727: Pasquale Anfossi, itala oper-komponisto (m. 1797)
- 1732: Jean-Honore Fragonard, franca pentristo de rokoko (m. 1806)
- 1784: Louis Spohr, germana komponisto, dirigento, pedagogo, organizanto de muzikfestivaloj kaj violonisto (m. 1859)
- 1804: Matthias Schleiden, germana botanikisto nominta ĉelon fundamenta bazo de la planto, profesoro de la Friedrich-Schiller-Universitato Jena (m. 1881)
- 1820: Félix Tournachon Nadar, franca desegnisto kaj aerŝipisto (m. 1910)
- 1832: Jules Ferry, franca politikisto, ĉefministro de la Tria Respubliko (m. 1893)
- 1835: Vítězslav Hálek, ĉeĥa poeto, ĵurnalisto kaj redaktoro, literatura kaj teatra kritikisto, felietonisto, novelisto, poeto, dramverkisto; enestanta en Fundamenta Krestomatio (m. 1874)
- 1837: Algernon Charles Swinburne, angla poeto, kunaŭtoro de Encyclopaedia Britannica (m. 1909)
- 1842: Fritz Lütkemeyer, germana pentristo, teatrodekoraciisto kaj kulisfabrikanto
- 1846: Michael Georg Conrad, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1927)
- 1850: Enrico Mazzanti, itala inĝeniero kaj karikaturisto, ilustrinta Pinokjon (m. 1910)
- 1856: Booker T. Washington, afrik-usona edukisto, eseisto kaj historiisto, oratoro kaj konsilisto de pluraj prezidentoj (m. 1915)
- 1859: Lajos Szádeczky-Kardoss, hungara historiisto kaj profesoro, frato de Gyula Szádeczky-Kardoss (m. 1935)
- 1883: László Donáth, hungara kalvinana pastro, verkisto (m. 1967)
- 1886: Sándor Latinka, hungara politikisto, membro de Rondo Galilei, murdita (m. 1919)
- 1889: S. Colum Gilfillan, usona sociologo okupiĝanta pri inventoj, esperantisto, membro de UEA (m. 1987)
- 1894: Béla Zsedényi, rumania hungara jursciencisto (m. 1955)
- 1900: Spencer Tracy, usona aktoro (m. 1967)
- 1904: Géza Szabó, rumania hungara reformita pastro, fabelverkisto, fabelkolektisto (m. 1991)
- 1908: Bette Davis, usona teatra, filma kaj televida aktorino (m. 1989)
- 1908: Herbert von Karajan, aŭstra dirigento, direktoro de Viena Ŝtata Operejo kaj arta gvidanto de la Festivalo de Salcburgo (1989)
- 1910: Effi Biedrzynski, germana literaturhistoriistino (m. 2004)
- 1912: István Örkény, hungara verkisto (m. 1979)
- 1916: Gregory Peck, usona aktoro (m. 2003)
- 1917: Zsombor Diénes, rumania hungara inĝeniero pri minado (m. 1981)
- 1918: Wanda Szmielew, pola matematika logikistino (m. 1976)
- 1920: Barend Biesheuvel, ĉefministro de Nederlando (m. 2001)
- 1926: János András, hungara redaktoro, tradukisto (m. 2006)
- 1926: Roger Corman, usona reĝisoro (m. 2024)
- 1929: Hugo Claus, flandra poeto kaj verkisto (m. 2008)
- 1934: Roman Herzog, prezidanto de Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio kaj prezidanto de Germanio (m. 2017)
- 1937: Colin Powell, usona soldato kaj ministro pri eksteraj aferoj (m. 2021)
- 1941: Ágnes Kakassy, hungara aktorino (m. 1987)
- 1942: Magda Zimán Vitályos, rumania hungara tekstilartistino
- 1944: János Martonyi, hungara juristo, ministro
- 1944: Kurt Smolak, aŭstra klasika filologo
- 1946: János Bródy, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1947: Gloria Macapagal-Arroyo, prezidentino de Filipinoj
- 1950: Agnetha Fältskog, sveda kantistino de pop-muzika grupo ABBA
- 1950: Franklin Chang-Diaz, usona-kostarika fizikisto kaj kosmonaŭto
- 1951: Dean Kamen, usona entreprenisto, inventinto de starveturilo
- 1952: István Hürkecz, rumania hungara tradukisto
- 1952: János Szabó, rumania hungara skulptisto
- 1954: Gábor Xantus, rumania hungara kameraisto, filmreĝisoro
- 1955: Anthony Horowitz, angla verkisto de infanlibroj
- 1969: Ravindra Prabhat, barata verkisto, poeto kaj historiisto pri la Hinda subkontinento
- 1980: Sándor Zsolt Nagy, rumania hungara pentristo
- 1983: Levente Molnár, rumania hungara operkantisto
- 1984: Aram Mp3, armena kantisto, komponisto, komikisto, prezentisto kaj aktoro
Mortoj
- 647: Aethelburg, anglosaksa sanktulino kaj dua edzino de Edwin, la reĝo de Northumbria
- 1419: Sankta Vincento Ferrer, hispana sacerdoto kaj sanktulo (n. 1350)
- 1553: Antonius Corvinus Rabe, germana teologo kaj reformisto (n. 1501)
- 1599: Liborius Hofmann, germana jurscienculo (n. ĉirkaŭ 1561)
- 1695: Markizo de Halifakso, angla verkisto kaj politikisto (n. 1633)
- 1697: Karolo la 11-a, reĝo de Svedio el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1655)
- 1723: Johann Bernhard Fischer von Erlach, aŭstra arkitekto kaj skulptisto de baroko (n. 1656)
- 1732: Johann Christian Schieferdecker, germana eklezimuzikisto, orgenisto kaj komponisto (n. 1679)
- 1751: Frederiko, landgrafo de Hesio-Kaselo, reĝo de Svedio (n. 1676)
- 1769: Marc-Antoine Laugier, franca jezuito, verkisto, historiisto kaj arĥitektura teoriisto (n. 1713)
- 1794: Francaj revoluciuloj kaj viktimoj de la Franca revolucio de 1789
- Fabre D'Eglantine, franca politikisto, aktoro, dramisto, kreinta nomojn por la franca respublika kalendaro, ekzekutita (n. 1750)
- Georges Danton, franca politikisto, provanta ĉesigi teroron de la franca revolucio, kiun li kuniniciatis, ekzekutita (n. 1759)
- Camille Desmoulins, franca advokato, publicisto kaj politikisto, rolinta signifan rolon en la revolucio, ekzekutita (n. 1760)
- 1804: Jean-Charles Pichegru, franca generalo kaj parlamentano (n. 1761)
- 1828: Georg Joachim Göschen, germana eldonisto konata de tipografio kaj publikaĵoj pri muziko kaj filozofio (n. 1752)
- 1868: Karel Purkyně, ĉeĥa verkisto, filo de Jan Evangelista Purkyně (n. 1834)
- 1888: Vsevolod Garŝin, rusa verkisto (n. 1855)
- 1894: Friedrich Wilhelm Weber, germana kuracisto, politikisto kaj verkisto
- 1900: Joseph Bertrand, franca matematikisto kaj ekonomikisto, konata de la Bertranda paradokso (n. 1822)
- 1916: Stanislav Sucharda, ĉeĥa skulptisto de secesio (n. 1866)
- 1928: Viktor Oliva, ĉeĥa pentristo (n. 1861)
- 1940: Matthias Friedwagner, aŭstra filologo (n. 1861)
- 1941: Franciszek Kleeberg, pola brigada generalo, la lasta nevenkita komandanto kontraŭ la germana invado en Pollandon (n. 1888)
- 1941: Parvin Etesami, irana poetino, kies poemoj estas admonaj kiel ĉe Naser Ĥosro aŭ rakontaj kiel ĉe Sadio (n. 1906)
- 1943: Aleš Hrdlička, ĉeĥa-usona kuracisto, patologo kaj antropologo, partoprenanto de pluraj ekspedicioj tra la mondo (n. 1869)
- 1952: Josef Bick, germana kaj aŭstra klasika filologo kaj biblioteka direktoro
- 1953: László Dienes, hungara sociologo, redaktoro (m. 1889)
- 1958: Isidora Sekulic, serba verkistino, doktoro pri filozofio, vojaĝistino kaj poliglotino, fakulo pri la angla literaturo, franca literaturo, rusa literaturo kaj skandinava literaturo (n. 1877)
- 1954: György Floznik, hungara pastro kaj lingvisto (n. 1888)
- 1971: István Somló, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1902)
- 1975: Ĉiang Kai-ŝek, ĉina militisto, ĉefo de Kuomintango, prezidento de Respubliko Ĉinio (n. 1887)
- 1976: Géza Sebestyén, hungara bibliotekisto kaj redaktoro (n. 1912)
- 1977: Ernő Fodor, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto (n. 1906)
- 1978: Józef Arszenik, pola fervojisto kiu finis korespondan kurson ĉe Leopold Kronenberg, dum la dua mondmilito helpis al la familio Zamenhof kun plano savi Lidia Zamenhof de holokaŭsto, bahaano, ĉiuflanke kontribuinta al agado de polaj esperantistoj-fervojistoj, fakdelegito de UEA pri fervojoj, kolektanto de esperantaĵoj (n. 1898)
- 1989: Karel Zeman, ĉeĥa filmreĝisoro, konata de la Vojaĝo al prahistorio (n. 1910)
- 1991: Jiří Mucha, ĉeĥa verkisto (n. 1915)
- 1993: Béla Kéki, hungara bibliografo kaj muzikkritikisto (n. 1907)
- 1994: Kurt Cobain, usona rok-kantisto, gitaristo kaj komponisto de la rokgrupo Nirvana, sinmortiginto (n. 1967)
- 1997: František Kožík, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj, subtenanto de esperanto (n. 1909)
- 1997: Allen Ginsberg, usona poeto de beat-generacio (n. 1926)
- 1997: Dénes Pázmány, rumania hungara botanikisto kaj biologo (n. 1931)
- 2005: Saul Bellow, uson-kanada Nobelpremiita verkisto, poligloto (n. 1915)
- 2007: Lajos Varga, rumania hungara radio- kaj libroredaktoro (n. 1926)
- 2008: Charlton Heston, usona aktoro (n. 1924)
- 2012: Bingu wa Mutharika, prezidento de Malavio, prezidanto de Afrika Unio (n. 1934)
- 2017: Paul G. Comba, usona matematikisto kaj amatora astronomo (n. 1926)
- 2018: Cecil Taylor, usona pianisto kaj poeto, kunkreinto de libera ĵazo (n. 1929)
- 2018: Isao Takahata, japana reĝisoro, animaciisto, scenaristo kaj produktoro, kunfondinto de Studio Ghibli, konata de la komedio Kvivit, miaj najbaroj Jamada (n. 1935)
- 2019: Sydney Brenner, sudafrika Nobelpremiita biologo kontribuinta pri la genetika kodo kaj esplorante nematodojn kontribuis al disvolviĝ-biologio (n. 1927)
- 2020: Honor Blackman, angla aktorino (n. 1925)
- 2023: Dusko Goykovich, serba ĵaztrumpetisto kaj -flugilkornisto, aranĝisto kaj bandestro (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 5-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|