14-a de aprilo
La 14-a de aprilo estas la 104-a tago de la jaro (la 105-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 261 tagoj restas.
Je la 14-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio
- 966: Kristanigo de Pollando: Mjeŝko la 1-a dum Sankta Sabato baptiĝis ene de Romkatolika Eklezio (en Poznań aŭ sur laga insulo en distrikto Gnieźnieński) - la dato supozebla, la plej verŝajna
- 1028: Henriko la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1205: Batalo de Adrianopolo: bulgaroj venkis armeojn de Latina Imperio
- 1320: En Inowrocław komenciĝis proceso kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj pri senleĝa anekso de la Pomerio de Gdańsk
- 1430: Pollando: grupo de kavaliroj-rabistoj devenantaj de Moravio, Ĉeĥio kaj Silezio atakis monaĥejon de paŭlanoj sur Jasna Góra, mortigante kelkajn monaĥojn, rabante parton de valoraĵoj kaj difektante la bildon de Nigra Madono
- 1457: Stefano la 3-a (Moldavio) kroniĝis en Moldavujo
- 1570: Subskribo de la interkonsento de Sandomierz garantianta al ĉiuj protestantismaj konfesioj (escepte de arianismo) reciprokan religian toleremon
- 1632: Tridekjara milito: komenciĝis batalo apud Rain ĉe la rivero Lech
- 1783: En Berlino okazis premiero de la dramo Natan la saĝulo de Gotthold Ephraim Lessing
- 1784: Tronheredonto Frederiko la 6-a ekregis en Danio
- 1845: Pollando: en Ostrovo fondiĝis Reĝa Katolika Gimnazio nomata poste Grandpoluja Lernejo de Nacia Edukado
- 1849: Gvidanto de hungara revolucio Lajos Kossuth proklamis en Debrecen sendependecon kaj detronigon de Habsburgoj - akceptitaj la 19-an de aprilo flanke de la hungara parlamento
- 1865: Atenco kontraŭ Abraham Lincoln: aktoro John Wilkes Booth murdis usonan prezidenton Abraham Lincoln
- 1880: Samoo: iniciatita de Otto von Bismarck ŝtata savado de komerca domo, kiu bankrotiĝis - komenco de aktiva germana kolonia politiko
- 1896: En Usono oni patentigis maizflokojn
- 1900: Internacia ekspozicio en Parizo komenciĝis
- 1900: En Parizo fondiĝis Internacia Biciklada Unio
- 1912: Antaŭ noktomezo vaporŝipo RMS Titanic koliziis kun glacimonto sur norda Atlantiko kaj komencis inundiĝi je la 23:40
- Unua mondmilito
- 1919: "Blua Armeo" de generalo Józef Haller ekiras de Francio al Pollando - partoprenos komenciĝintan polan-bolŝevikan militon
- 1921: István Bethlen iĝis ĉefministro de Hungario
- 1924: Dua Pola Respubliko: prezidento Stanisław Wojciechowski disponis pri ŝanĝo de pola marko al zloto
- 1927: Pollando: oficira Lernejo de Aviado estis translokigita de Grudziądz al Dęblin
- 1929: Aŭtomobila konkurso Grand-Premio de Monako komenciĝis
- 1931: Proklamo de la Dua Hispana Respubliko (faligo de la reĝo Alfonso la 13-a) kaj de Respubliko Katalunio
- 1935: Polvosekego: granda sabloŝtormo trapasis usonajn subŝtatojn Nov-Meksiko, Koloradio, Oklahomo kaj norda Teksaso forigante laŭtakse 300 milionojn da tunoj de humo - la eventon memorigis kantoverkisto Woody Guthrie
- 1938: Moravio: Kupolo de Gigantoj estis malkovrita en unu el la partoj de la Kavernoj en Javoříčko
- 1939: En Usono aperis romano La vinberoj de kolero, verkita de John Steinbeck
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en ĉirkaŭaĵo de Serokomla (proksime al Łuków) germanaj taĉmentoj dum traserĉo kaptis 217 polojn, kiujn ili pafmortigis en alia vilaĝo - venĝe pro pafmortigo de 5-persona familio de germanaj koloniistoj fare de rabista bando; en Sachsenhausen germanoj murdis pastron Ignacy Charszewski, populariganton de teologio kaj tradukiston; en vilaĝo Józefów Duży apud Kock germanoj pafekzekutis pli ol 160 loĝantojn de najbaraj vilaĝoj; Bataloj je Narviko: apud Narvik alteriĝis britaj-francaj-polaj taĉmentoj - sensukcesa atako de germana U-65 al pola ŝipo, norvegaj unuoj de 6-a Infanteria Divizio, malfruigantaj germanojn nord-oriente de Narvik, retiriĝis apud Gratangen, komenco de germana atako de Oslo-regiono laŭlonge de Gausdal kaj aliaj valoj kontraŭ improvizaj unuoj de 2-a kaj 1-a ID
- 1941: SS pafmortigis en koncentrejo Aŭŝvico Adam Heydel, profesoron pri politika ekonomiko en Jagelona Universitato; Balkana kampanjo: direktivo de Ĝenerala Stabo pri rompo de bataloj kun germanaj kaj italaj trupoj senigis soldatojn de jugoslava armeo reziston kaj batalon - okcidente de la vojo Zvornik (Bosnio kaj Hercegovino)-Sarajevo ĉesis ĉia rezisto; komenco de retiriĝo de greka Armeo "Epir" el Albanio
- 1942: Operaco Reinhardt: per gaso germanoj murdis en Ekstermejo Chełmno pli ol 2 972 judojn de Poddębice; Batalo de Atlantiko: usona destrojero sinkigis ĉe la oceanbordo de Norda Karolino germanan submarŝipon - pereis la tuta 46-persona skipo; Adolf Hitler konsentis, ke Luftwaffe krom detruado de havenaj kaj industriaj instalaĵoj terorisme ataku urbojn krom Londono
- 1943: Aviado de Fora Atingo atakis Gdańsk kaj Królewiec; en germana koncentrejo Sachsenhausen estis murdita soveta militkaptito Jakov Ĝugaŝvili, unua filo de Stalin; Bomba Korpuso de RAF atakis Stuttgart; Luftwaffe atakis Chelmsford (91 aviadiloj, perdoj 6 aviadiloj)
- 1944: germana polico pafekzekutis en Varsovio 154 virojn kaj 9 virinojn; brita komerca ŝipo SS Fort Stikine kun 800 tunoj da municio eksplodis en la haveno en Bombajo - ĉ. 800 personoj pereis kaj 3000 vundiĝis; Orienta Fronto: en Podolio trupoj de la 1-a Ukraina Fronto finis likvidon de germana garnizono en Tarnopol - la urbo estis detruita, kaj de la 3-a UF finis apud malsupra Dnestro ĉe Bendero Odesan operacon; en Krimeo sovetaj trupoj proksimiĝis al Sebastopolo; al generalo Dwight D. Eisenhower oni atribuis operacan kontrolon pri brita kaj usona strategia aviado
- 1945: Kampanjo de Italio: en Romanjo soldatoj de la Dua Pola Korpuso de Władysław Anders konkeris italan urbon Imola kaj brazila 1-a Infanteria Divizio konkeris Montese; 1-a Armeo de Pola Soldataro eniris unuan etapon de la bataloj pri Berlino (ĝis la 19-a de aprilo); Orienta Fronto: en Malsupra Aŭstrio trupoj de la 3-a Ukraina Fronto konkeris Herzogenburg; Okcidenta Fronto: trupoj de usona 7-a Armeo konkeris Bamberg, kaj la 3-a Bayreuth kun Zeitz, kanada 2-a Armeo Zwolle, pola 1-a Kirasita divizio transiris riveron Ems apud Haren, kanada 1-a Armea korpuso ekregis Arnhem
- 1948: Komenciĝis proceso de respondeculoj pri la porvirina koncentrejo Ravensbrück, kiun trairis pli ol 130 000 arestitinoj el kiuj nur 40 000 ĝisvivis finon de la milito
- 1948: Usono okazigis unuan teston de atombombo en Marŝala Insularo
- Stalinismo
- 1956: En Ĉikago oni publike montris unuan magnetoskopon
- 1958: Soveta kosmoŝipo Sputnik 2, kiu transportis hundon Lajka, dum reveno brulis en la tera atmosfero — la hundo mortis post proksimume 10 horoj
- 1962: Georges Pompidou iĝis ĉefministro de Francio
- 1966: Komenco de religia celebrado de la Jarmilo de Kristanigo de Pollando - sub gvido de la primaso Stefan Wyszyński
- 1967: Jenő Fock iĝis ĉefministro de Hungario
- 1975: Himalaja princlando Sikimo voĉdonis por membreco en Barata federacio
- 1978: Manifestacioj en Kartvelio por akcepto de la kartvela oficiala lingvo
- 1985: En Krakovo estis fondita la kontraŭkomunista soci-politika grupiĝo Movado Libero kaj Paco — defende de membro de la Sendependa Asocio de Studentoj
- 1986: Bangladeŝo: 92 personoj pereis pro falo de escepte pezaj hajlo-globoj (1 kg)
- 1988: Italio: en Napolo okazis atako al usona Militara Klubo fare de la terorisma grupo Japana Ruĝa Armeo - 5 viktimoj
- 1996: En Pollando oni proklamis Tagon de Senhejmuloj
- 1999: Lasta flugo de supersona pasaĝera aviadilo Tupolev 144
- 2002: Xanana Gusmão iĝis unua prezidento de Orienta Timoro
- 2002: En Barranquilla okazis nesukcesa bomba atenco kontraŭ Álvaro Uribe Vélez, posta prezidento de Kolumbio; 3 personoj pereis, dekkelkaj vundiĝis
- 2003: Homgenoma Projekto: fermo de la projekto pri ekkono de la homa genaro, en kies kadre oni fiksis DNA-vicriveladon (99% de la genaro kun 99,99%-a precizo)
- 2006: Ehud Olmert iĝis ĉefministro de Israelo
- 2007: Respublikaj protestoj en Turkio komenciĝis
- 2008: En la Nacia Teatro oni enmanigis Polajn Film-Premiojn por la jaro 2007; en kategorio de la plej malnova filmo gajnis Katyń de Andrzej Wajda
- 2008: Italio: partio La Popolo de Libereco de Silvio Berlusconi venkis en parlamenta baloto
- 2009: Gordon Bajnai iĝis ĉefministro de Hungario
- 2010: Islando: unu el erupcioj de Eyjafjallajökull haltigis aviadilan komunikadon en Eŭropo
- 2011: Adel Safar iĝis ĉefministro de Sirio
- 2013: En antaŭtempe kunvokitaj balotoj en Venezuelo venkis ĝisnuna provizora ŝtatestro Nicolás Maduro, supervenkante Henrique Capriles Radonski
- 2014: En Niĝerio terorisma grupo Boko Haram homforkaptis 276 lernantinojn de registara mezlernejo en ŝtato Borno
- 2016: Natalia Vladimirovna Poklonskaja, prokurorino de Respubliko Krimeo, suspendis krime-tataran meĝlison (socian organizaĵon)
- 2016: Japanio: en tertremo en Gubernio Kumamoto 48 personoj pereis.
- 2020: Pandemio de COVID-19: Antonov An-225 transportis de Ĉinio al Pollando 250 tunojn da utilŝarĝo, interalie kun supertutoj por kuracistoj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 216: Mani, mezopotamia profeto de maniĥeismo, influita de zoroastrianismo (m. 277)
- 1126: Ibn-Ruŝd (Averroes), araba filozofo, teologo, kuracisto, juristo, politikisto, matematikisto, islama komentisto de la filozofio de Aristotelo (m. 1198)
- 1371: Maria, hungara reĝino, filino de Ludoviko la 1-a el anĵua dinastio (m. 1395)
- 1527: Abraham Ortelius, flandra geografo, kartografo kaj historiisto (m. 1598)
- 1578: Filipo la 3-a, reĝo de Hispanio kaj Portugalio el Habsburga dinastio (m. 1621)
- 1629: Christiaan Huygens, nederlanda matematikisto, fizikisto, astronomo, inventinto de pendolhorloĝo (m. 1695)
- 1681: Christian Friedrich Rolle, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1751)
- 1741: Momozono, imperiestro de Japanio (m. 1762)
- 1745: Denis Fonvizin, rusa verkisto, satiristo, tradukisto (m. 1792)
- 1760: Sigismund Friedrich Hermbstädt, germana apotekisto, kemiisto kaj akademiano (m. 1833)
- 1780: Edward Hicks, usona pentristo, kvakero (m. 1849)
- 1797: Ferenc Szilágyi, hungara historiisto kaj ĵurnalisto (m. 1876)
- 1803: Friedrich von Amerling, aŭstra pentristo kaj portretisto (m. 1887)
- 1803: Ludwig Storch, germana verkisto (m. 1881)
- 1809: Friedrich Adolph Roemer, germana geologo kaj juristo (m. 1869)
- 1831: Friedrich Gerhard Rohlfs, germana vojaĝisto, diplomato, verkisto, esploristo de Afriko (m. 1896)
- 1846: Antal Edelspacher, hungara lingvisto, tradukisto kaj orientalisto (m. 1894)
- 1854: Max Kruse, germana skulptisto, inventisto (m. 1942)
- 1862: Pjotr Stolipin, ĉefministro de la Rusia imperio, guberniestro de Grodno kaj Saratov, murdita (m. 1911)
- 1874: József Halász, hungara sociologo, ĵurnalisto, aktivulo de Esperanto-movado en Rumanio, kunlaboranto de Andreo Cseh (m. 1928)
- 1878: Alfred Kenngott, svis-usona esperantisto, docento de la franca lingvo, Esperanto-vortaristo kaj verkisto
- 1878: Gustav Adolf Gerhard, germana filologo kaj papirusologo (m. 1918)
- 1879: James Branch Cabell, usona verkisto kaj eseisto; esperantigita de William Auld (m. 1958)
- 1883: Károly Viski, hungara etnografo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1945)
- 1886: Árpád Tóth, hungara poeto kaj tradukisto, esperantigita de Kálmán Kalocsay (m. 1928)
- 1887: Gábor Kovásznai, rumania hungara advokato, redaktoro (m. 1956)
- 1889: Arnold Toynbee, brita filozofo-historiisto, diplomato, profesoro pri la historio de Grekio, esploristo kaj teoriisto de civilizoj (m. 1975)
- 1890: Stanislaw Karolczyk, pola oficisto, tradukisto kaj poeto, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj redaktoro de "Pola Esperantisto", enestanta en Esperanta Antologio (m. 1966)
- 1891: Bhimrao Ramji Ambedkar, barata politikisto kontraŭbatalanta kastosistemon, arkitekto de la Konstitucio de Barato (m. 1956)
- 1892: Vere Gordon Childe, aŭstralia arkeologo kaj kultura antropologo (m. 1957)
- 1901: György Ferenczy, hungara redaktoro, verkisto, frato de Zsizsi Ferenczy (m. 1967)
- 1903: Henry Corbin, franca orientalisto, filozofo kaj teologo okipiĝanta pri esoterismaj tradicioj de kristanismo, judismo kaj islamo kune kun zaratuŝtrismo (m. 1978)
- 1907: François Duvalier, prezidento de Haitio, ekskomunikita de Vatikano (m. 1971)
- 1907: Ladislav Boháč, ĉeĥa aktoro rolinta kiel Jakoubek ze Stříbra en filmoj pri Husmovado (m. 1978)
- 1909: György Komoróczy, hungara historiisto kaj arkivisto (m. 1981)
- 1915: Jan Zumbach, pola subkolonelo, flug-aso en la pola skadro dum la batalo de Anglio (m. 1986)
- 1918: Cornell Capa, usona fotisto (m. 2008)
- 1919: Ján Režňák, slovaka piloto kaj nazia flug-aso (m. 2007)
- 1922: Stella Zázvorková, ĉeĥa aktorino rolinta en Ĉeĥaj serioj (m. 2005)
- 1922: Ali Akbar Khan, barata komponisto kaj muzikisto de la hindustana klasika muziko, laŭreato de Grammy Award (m. 2009)
- 1922: Ludwig Steiner, aŭstra politikisto kaj diplomato, partoprenanta rezistomovadon (m. 2015)
- 1923: Jana Cíchová, ĉeĥa esperantista poetino kaj tradukantino, honora membrino de ĈEA (m. 2014)
- 1926: Ernst Willner, aŭstra ĵurnalisto (m. 1983)
- 1926: Leopoldo Calvo Sotelo, ĉefministro de Hispanio (m. 2008)
- 1926: József Csire, hungara komponisto, dirigento, instruisto (m. 2011)
- 1931: László Tompa, hungara deklamisto, aktoro
- 1932: Loretta Lynn, usona kontrea kantistino (m. 2022)
- 1933: Tadeusz Michalski, pola-juda filozofo, publicisto, poligloto, Esperanto-vortaristo, lekciisto de la jida lingvo en Varsovia Universitato, estrarano de Pola Esperanto-Asocio, partoprenanto de i.a. UK 1981 kaj UK 1984, preleganto (m. 1997)
- 1935: Andrzej Gwiazda, pola inĝeniero, sindikatisto, kunkreinto de Solidareco kaj ties 21 postuloj, kolegiano de la Instituto pri Nacia Memoro
- 1935: Erich von Däniken, svisa verkisto pri pra-astronaŭtiko kaj eksterteruloj
- 1935: Éva Hubbes, rumania hungara kulturhistoriistino, bibliotekistino
- 1945: György Makara, rumania hungara pentristo
- 1946: János Váradi Goia, rumania hungara psikiatro, psikologo
- 1952: Krystyna Pawłowicz, pola profesorino de Varsovia Universitato, spertulino pri administracia juro, juĝistino de Ŝtata Tribunalo, parlamentanino
- 1955: Manfred Kienpointner, aŭstra lingvikisto
- 1955: Anna Ozsváth, rumania hungara edukhistoriistino, lokhistoriistino
- 1950: Francis Collins, usona kuracisto kaj genetikisto gvidanta projekton pri la homa genaro
- 1950: Péter Esterházy, hungara verkisto, nepo de Móric Esterházy, posedanto de Kossuth-premio
- 1956: Christian Lavarenne, franca esperantisto doktoriĝinta pri interna ideo, kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro, specife pri budhismo, esploranto en Biblioteko Hector Hodler, enestanta en En nacia vesto, tradukisto, rolulo en esperantlingva filmo La Tukoj, komitatano de Espéranto-France, kontaktulo de la Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj, kies revuon "Asistilo" li plurjare redaktis, kontribuanta al "Le monde de l'espéranto", Hejmoj de Internacia Kulturo kaj En la mondon venis nova lingvo
- 1965: Matsumoto Yukihiro, japana komputikisto kaj programisto de programlingvo Ruby
- 1972: Valér Veres, rumania hungara sociologo, redaktoro de la revuo "Transilvania Socio"
- 1976: Réka Hegyi, rumania hungara teatrosciencistino, redaktorino
- 1977: Sarah Michelle Gellar, usona aktorino konata de la televida serio Baffi la vampiromortigistino
- 1995: Flora Coquerel, franca manekeno, Miss Francio
Mortoj
- 911: Serĝo la 3-a, papo partopreninta sinodon de la kadavro, karakteriza da pornokratio
- 1132: Mstislav la 1-a de la Kieva Regno, princo de Kieva Regno el dinastio Rjurik (n. 1076)
- 1258: Rüdiger von Bergheim, germana episkopo
- 1471: Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), potenca angla nobelo (n. 1428)
- 1684: Johannes Olearius, germana protestantisma teologo (n. 1611)
- 1711: Ludoviko de Francio, filo de Ludoviko la 14-a (n. 1661)
- 1759: Georg Friedrich Händel, angla-germana komponisto de malfrua baroko (n. 1685)
- 1775: Joseph Jakob Fürstaller, aŭstra kartografo kaj pedagogo (n. 1730)
- 1792: Miksa Hell, hungara astronomo (n. 1720)
- 1803: Christoph Anton von Migazzi, hungara kardinalo, ĉefepiskopo, diplomato (n. 1714)
- 1813: Caroline Demmer, germana-aŭstra aktorino kaj kantistino (n. 1764)
- 1843: Joseph Lanner, aŭstra komponisto kaj violonisto (n. 1801)
- 1848: Ĥaĉatur Abovjan, patro de la armena literaturo, etnografo, pedagogo, socia aganto, malaperinto (n. 1809)
- 1865: Abraham Lincoln, prezidento de Usono, murdita (n. 1809)
- 1874: Josiah Warren, usona verkisto kaj individuisma anarkiisto (n. 1798)
- 1885: Vilmos Győry, hungara verkisto, teologo, luterana pastro, membro de Hungara Scienca Akademio, Societo Kisfaludy, Societo Petőfi (n. 1838)
- 1888: Nikolaj Mikluĥo-Maklaj, rusia etnografo, antropologo, biologo kaj vojaĝanto esplorinta insularojn de Melanezio kune kun Nov-Gvineo kaj tieaj indiĝenoj papuoj (n. 1846)
- 1910: Julius Gotthelf Kühn, germana agronomo kaj fungosciencisto (n. 1825)
- 1910: Mikaelo Vrubel, rusa pentristo kaj grafikisto (n. 1856)
- 1917: L. L. Zamenhof, homarano kaj iniciatinto de Esperanto, filo de Marko Zamenhof, edzo de Klara Silbernik, aŭtoro de la Unua libro kaj de gramatiko de la jida lingvo, redaktoro de Fundamenta Krestomatio, tradukisto de la Malnova Testamento el la hebrea lingvo kaj de aliaj verkoj el la pola, rusa, angla kaj germana (n. 1859)
- 1925: John Singer Sargent, usona pentristo de portretoj (n. 1856)
- 1930: Vladimir Majakovskij, rusia, soveta poeto kaj dramisto, reprezentanto de kubismo-futurismo, konata de Esperanto-tradukoj de Per Voĉo Plena, enestanta en Tutmonda Sonoro (n. 1893)
- 1932: Edmund Lange, germana klasika filologo kaj bibliotekisto
- 1940: Johann Schroffner, aŭstra romkatolika pastro kaj martiro
- 1941: Armin Tille, germana historiisto kaj arkivisto
- 1946: Antal Horger, hungara lingvisto, universitata profesoro (n. 1872)
- 1946: Julio Mangada Rosenörn, hispana militisto, framasono kaj esperantisto, kunfondinto de la gazeto "Homaro" (n. 1877)
- 1950: Ramana Maharŝi, barata guruo kaj mistikulo, filozofo de Tamilnado, sanktulo de hinduismo, popularigata en aŝramo fondita de liaj disĉiploj, kaj ankaŭ de William Somerset Maugham kaj Wanda Dynowska (n. 1879)
- 1950: Sándor Szolnay, rumania hungara pentristo (n. 1893)
- 1954: Zygmunt Rysiewicz, pola lingvosciencisto kaj hindologo, profesoro de Varsovia Universitato (n. 1911)
- 1962: Zoltán Zöld, rumania hungara komponisto, tekstaŭtoro (n. 1898)
- 1967: György Ferenczy, hungara redaktoro, verkisto, frato de Zsizsi Ferenczy (n. 1901)
- 1970: Jenő Csinády, hungara sportkuracisto kaj fiziologo (n. 1899)
- 1973: Károly Kerényi, hungara klasika filologo, religihistoriisto, esploristo de mitoj, profesoro, kunkreinto de Instituto de Carl Gustav Jung en Zuriko (n. 1897)
- 1980: Gianni Rodari, itala ĵurnalisto kaj verkisto por infanoj, tradukata al multaj lingvoj (n. 1920)
- 1986: Simone de Beauvoir, franca filozofino kaj feminisma verkistino, ateistino (n. 1908)
- 1997: Tadeusz Michalski, pola filozofo, poligloto, publicisto, Esperanto-vortaristo, lekciisto de la jida lingvo ĉe Varsovia Universitato, estrarano de Pola Esperanto-Asocio (n. 1933)
- 2007: René Rémond, franca historiisto kaj ekonomikisto pri politika scienco kaj politikia vivo en Francio de la 19- kaj 20-jarcenta (n. 1918)
- 2000: Phil Katz, usona komputila programisto, kreinto de ZIP-dosiera formato por densigo de datumoj, por operaciumo MS-DOS (n. 1962)
- 2009: Maurice Druon, franca verkisto kaj politikisto, membro de la Franca Akademio, utiliganta en historiaj romanoj plenumantojn de magio (n. 1918)
- 2010: Alice Miller, svisa psikologiistino, batalinta kontraŭ mistraktado de infanoj (n. 1923)
- 2015: Franz Kreuzer, aŭstra ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1929)
- 2015: Csaba Lászlóffy, rumania hungara poeto, verkisto (n. 1939)
- 2019: Gene Wolfe, usona verkisto de sciencfikcio (n. 1931)
- 2019: Bibi Andersson, sveda aktorino, stelulino en pluraj filmoj de Ingmar Bergman (n. 1935)
- 2020: Friedrich Mayr-Melnhof, aŭstra politikisto kaj forstisto (n. 1924)
- 2021: Bernard Madoff, usona financisto kaj negocisto, fraŭdulo (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 14-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|