Andrzej Wajda

Andrzej Wajda
Persona informo
Andrzej Wajda
Naskiĝo 6-an de marto 1926 (1926-03-06)
en Suwałki
Morto 9-an de oktobro 2016 (2016-10-09) (90-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per Spirhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo "Savanto" en Krakovo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germanapola vd
Ŝtataneco Pollando (1989–)
Pola Popola Respubliko (1952–1989)
Dua Pola Respubliko (–1945) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo - kinfarado (1950–1953)
Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow (en) Traduki - pentrado (1946–1950) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Andrzej Wajda
Familio
Patro Jakub Wajda Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Krystyna Zachwatowicz (mul) Traduki (1974–)
Beata Tyszkiewicz (1967–1968)
Zofia Żuchowska (en) Traduki (1959–1967)
Gabriela Obremba (en) Traduki (1949–1959) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Karolina Wajda (en) Traduki
 ( Beata Tyszkiewicz) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
televida reĝisoro
politikisto
reĝisoro
filmproduktoro
teatra reĝisoro
scenaristo
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kina reĝisorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1950–2016 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Andrzej Wajda kun edzino Krystyna Zachwatowicz (2010)
Andrzej Wajda dum la kreado de filmo Katin en la jaro 2007
Andrzej Wajda kun Joanna Olczak-Ronikier
Andrzej Wajda (centre), la unua de maldekstre la aktoro Daniel Olbrychski en 1970
Wajda dum kreado de nova filmo, en 1974
Andrzej Wajda en la jaro 2004
Andrzej Wajda post la ricevo de la plej alta ŝtata ordeno, la ordeno de Blanka Aglo en la jaro 2011
Andrzej Wajda (2008)
Andrzej Wajda en 2010.
La monumento de Andrzej Wajda en Międzyzdroje
La stelo de Andreo Vajda en Lodzo
Andrzej Wajda en 2012.

Andrzej Witold WAJDA (esperante: Andreo[1] Vajda[2]; naskiĝis la 6-an de marto 1926 en Suwałki, Pollando, mortis la 9-an de oktobro 2016) estas pola reĝisoro kaj scenaristo.

Vivo kaj verko

Lia patrino estis la instruistino Aniela Białowąs (teorie eble esperantigebla al formo Angelika Bjalavas[2]), patro la oficisto Jakub Wajda (Jakobo Vajda[2]). Infantempon li trapasis en Suwałki kaj Radom. Kapitano Jakob Vajda partoprenis en la defenda kampanio de septembro 1939 batalante kun Sovetunio. La patro estis militkaptita kaj murdita en la masakro de Katin. Andreo Vajda ankaŭ komencis batali kun okupantoj kaj envenis al Armia Krajowa. Dum la batalo li studis sekrete la pentrarton en Krakovo. Post la milito Vajda studis la pentrarton en la Akademio de Belartoj en Krakovo kaj sekve li studis kinon en Lodzo (Universitato de Leon Schiller). Fininte la studojn en 1953 li ekokupiĝis pri reĝisorado. Li asistis ĉe Aleksander Ford ĉe filmo Piątka z ulicy Barskiej kaj mem komencis krei la debutan Pokolenie (Generacio) rompante en la pola kino kunigon kun la registara (komunista) produkcio.

En la 1957 Vajda kreis Kanalo - la unuan pli gravan sian filmon. La fabulo sur la memoroj de verkistoj Jerzy Stefan Stawiński temis pri ribelo de Varsovio prezentante la pesimisman, katastrofan bildon de la ribelo. La kontroverseco de filmo kaj la malplene konsentigita reĝimo ne haltigis la popularigadon de ĝi. Ĝi estis montrita en la Festivalo de Cannes kaj ricevis la arĝentan palmon (aparta premio de la ĵurio) kune kun La sepa sigelo de Ingmar Bergman. Kanalo estis la unua pola filmo kiu estis tiel famigita post la 2-a mondmilito.

Postaj pli gravaj filmoj de Vajda estis Cindro kaj diamanto kun la fama ĉefa rolo de Zbigniew Cybulsk surbaze de la romano de Jerzy Andrzejewski de 1958 kaj La cindroj sur la romano de Stefan Żeromski de 1965. Ĉefe ili temas pri la problemo de absurda heroeco per la kosto de la vivo. En 1965 Vajda kreis en Jugoslavio La pordoj de paradizo sur la rakonto de Georgo Andĵejevski pri la krucmilito de infanoj en la 13-a jarcento. La temo estis ankaŭ uzita kiel libreto de la opero La pordoj de paradizo de Joanna Bruzdowicz (Bruzdoviĉ).

Post 1970 Vajda kreis la plej bone apreciitajn filmojn dum sia vivo. En 1974 Vajda kreis La Promesita Lando sur la romano de Władysław Reymont prezentante la sovaĝan naturon de la urbo en Pollando nome Lodzo. Vajda kreis ĝin palimpsesteme, konscieme kun la naturalismaj opinioj de Charles Dickens kaj Émile Zola. La ĉefan, vaste laŭditan rolon kreis Daniel Olbrychski. En 1979 jaro Vajda kreis Fraŭlinoj el Vilko sur la rakonto de Jarosław Iwaszkiewicz kaj poste, en 1981 li reĝisoris la duan parton de sia diptiko pri homo- Homo el fero. La unua parto de diptiko - Homo el marmoro de 1977 kaj Homo el fero estis konsekritaj al la liberiganta agado de asocio "Solidarność". Ili temis pri la batalo kun komunista reĝimo tute revolucie taŭzante la cenzuron en komunista Pollando. Tri filmoj: La Promesita Lando, Fraŭlinoj el Vilko kaj Homo el fero estis nominitaj al Oskar-Premio. Homo el fero atingis la Oran Palmon en 1981 jaro. Kune kun Roman Polański, Krzysztof Kieślowski kaj Agnieszka Holland Vajda fariĝis la plej granda reĝisoro de la pola filmo. Liaj filmoj, precipe la diptiko pri homo estis unu el plej gravaj elementoj de la batalo kun la komunismo en Eŭropo.

En 2006 Andreo Vajda ricevis la honoran Oskar-premion por la tuta viva verko. Samjare li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Inter plej grandaj premioj kaj ordenoj de Vajda estas ankaŭ pola Ordeno de Blanka Aglo kaj franca ordeno de Honora Legio. Vajda havas la titolon doctor honoris causa inter aliaj de Jagelona Universitato kaj Universitato de Varsovio.

Pli grandaj filmoj al la pola kulturo de Vajda estas ankaŭ la Sinjoro Tadeo sur la pola nacia eposo de Adam Mickiewicz kaj La nupto sur la dramo de Stanisław Wyspiański.

Dum 1978-1983 Vajda estis direktoro de la Asocio de Polaj Filmistoj. Li estas ankaŭ ano de Filma Akademio atribuanta la Felix-premion (fr. Prix du cinéma européen). En 2002 jaro Vajda fondis en Varsovio la Majstran Skolon de Filmaj Reĝisoroj (pole: Mistrzowska Szkoła Reżyserii Filmowej).

En 2007 Vajda kreis la kontroversan filmon Katin inter aliaj sur la memoroj de Andrzej Mularczyk. Omaĝante al la murdita de Sovetanoj patro, Vajda montris la pligrandigantan teruron de murdotaj soldatoj kaj la persistan nekredecon de inoj kiuj ne konsentis kun la tragedio. La masakro de Katin, la momento de laŭvica pafigado kaj amasa entombigo estas montrita en la 20 lastaj minutoj de filmo prezentante la ekzekutistojn - rusajn Sovetanojn kaj viktimojn- polajn militkaptitajn soldatojn. La filmo provokis grandan diskuton en Pollando kaj en Rusio precipe en politiko. Revenis la maloportuna afero en rilatoj inter Pollando kaj Rusio. Dum la vizito de pola ĉefministro Donald Tusk en 2008 jaro Novaja Gazieta kaj aliaj gazetoj ripetis la popularan en Rusio mensogon pri Katyń laŭ kiu polajn soldatojn murdis Nazioj. Ili ne memorigis la ĉefajn pruvojn pri la masakro - la dokumentojn (soveta komando por murdi polajn militkaptitojn en Katyń) kiujn donis al pola prezidanto Lech Wałęsa la rusa prezidanto Boris Jelcin. La prezidanto Vladimir Putin konfirmis ĉe Donaldo Tusk ke la masakron faris Sovetanoj. Tial la filmo Katin estis prezentita ankoraŭ en 2008 en Rusio. La filmo de Vajda estis ankaŭ bone aprezita en Berlino kie vidis ĝin Angela Merkel. Ĝi estis nominita al Oskar-premio.

Sinjoro Tadeo en Esperanto

Roman Dobrzyński, en sia artikolo Sinjoro Tadeo parolas Esperante,[3] parolas pri Sinjoro Tadeo kiel la ĉefverko de Adam Mickiewicz (Adam Mickjeviĉ) pri junulo Tadeusz Soplica (Tadeuŝ Soplica) kiu flirtas, fuĝas eksterlanden kaj revenas kun la napoleona armeo. Mickiewicz planis verki nur "idilian rememoraĵon", sed poste li "modifis la enhavon" por malfermi "la perspektivon de la nacia sendependiĝo", tio estas la verko iĝis nacia epopeo. Tiukadre la eseisto resumas la biografion de Mickiewicz kadre de la historia kaj politika fono de sia vivo. La verko estas komponita de 8600 versoj, verkitaj inter 1832 kaj 1834. Ĝi estis tradukita de Antoni Grabowski en kontakto kun Zamenhof, same kiel ekzistas 78 tradukoj en 30 lingvoj, kaj adaptita al kino fare de Andrzej Wajda uzanta "850 versojn, do apenaŭ dekonon de la tuto". La filmo estis subtekstigita en Esperanto uzante la tradukon de Grabowski.[4]

Referencoj

  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Varsovio 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
  2. 2,0 2,1 2,2 Diskuto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio
  3. Roman Dobrzyński, Sinjoro Tadeo parolas Esperante en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 736-747.
  4. Citaĵoj el op. cit. pp. 736-744.

Read other articles:

Раннее Новое время Часть света Европа Предыдущее по порядку постклассическая эра[d], Позднее Средневековье, Средние века, Возрождение и Великие географические открытия Следующее по порядку позднее Новое время[d] Дата начала XV век Дата окончания XVIII век  Меди...

 

 

Wilayah pendudukan militer serta sipil Jerman pada kekuasaan terbesarnya selama Perang Dunia II. Wilayah pendudukan Nazi di Eropa mengacu pada wilayah pendudukan Jerman selama Perang Dunia II pada negara negara Eropa berdaulat. Wilayah pendudukan Jerman bisa meliputi wilayah diduduki militer maupun wilayah yang diduduki sipil (non militer). Selain itu, wilayah pendudukan Nazi juga termasuk negara boneka Jerman dan diduduki pasukan militer selama rezim Nazi menempati wilayah negara yang dikend...

 

 

كتشوا الاسم الذاتي (بالكتشوا: Qhichwa simi)‏    الناطقون 8900000 (لغة أم) (2007)591448 (2010)3799780 (2017)  الكتابة إخطاطة لاتينية  النسب كيان كيانكيان لاماديlanguoid (en) لغةلغة بشريةindigenous language (en) اللغات الأصلية للأمريكتينكتشوا أيزو 639-1 qu  أيزو 639-2 que  أيزو 639-3 que  أيزو 639-5 qwe  تعديل مص...

Spacecraft without people on board This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Uncrewed spacecraft – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (January 2023) (Learn how and when to remove this template message) Top: The uncrewed resupply vessel Progress M-06M (left). Galileo space probe, prior to depar...

 

 

العلاقات السويدية الفانواتية السويد فانواتو   السويد   فانواتو تعديل مصدري - تعديل   العلاقات السويدية الفانواتية هي العلاقات الثنائية التي تجمع بين السويد وفانواتو.[1][2][3][4][5] مقارنة بين البلدين هذه مقارنة عامة ومرجعية للدولتين: وجه المقا...

 

 

This article does not cite any sources. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Dancing for Victory – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (May 2016) (Learn how and when to remove this template message) 1990 studio album by Moti SpecialDancing for VictoryStudio album by Moti SpecialReleased1990 (1990)GenreSynthpopLabelPolydorProducerDick...

Breads, cakes and patisserie for sale at the Berman's Bakery retail bread shop in Givat Shaul, Jerusalem Bread baking in a traditional oven This is a list of notable bakeries. A bakery is an establishment that produces and sells flour-based food baked in an oven such as bread, cakes, pastries, and pies.[1] Some retail bakeries are also cafés, serving coffee and tea to customers who wish to consume the baked goods on the premises. This is a dynamic list and may never be able to satis...

 

 

† Египтопитек Реконструкция внешнего вида египтопитека Научная классификация Домен:ЭукариотыЦарство:ЖивотныеПодцарство:ЭуметазоиБез ранга:Двусторонне-симметричныеБез ранга:ВторичноротыеТип:ХордовыеПодтип:ПозвоночныеИнфратип:ЧелюстноротыеНадкласс:Четвероно...

 

 

L'Habitcomune (dettagli) LocalizzazioneStato Francia Regione Normandia Dipartimento Eure ArrondissementÉvreux CantoneSaint-André-de-l'Eure TerritorioCoordinate48°52′N 1°22′E / 48.866667°N 1.366667°E48.866667; 1.366667 (L'Habit)Coordinate: 48°52′N 1°22′E / 48.866667°N 1.366667°E48.866667; 1.366667 (L'Habit) Superficie5,06 km² Abitanti556[1] (2009) Densità109,88 ab./km² Altre informazioniCod. postale27220 Fuso o...

 烏克蘭總理Прем'єр-міністр України烏克蘭國徽現任杰尼斯·什米加尔自2020年3月4日任命者烏克蘭總統任期總統任命首任維托爾德·福金设立1991年11月后继职位無网站www.kmu.gov.ua/control/en/(英文) 乌克兰 乌克兰政府与政治系列条目 宪法 政府 总统 弗拉基米尔·泽连斯基 總統辦公室 国家安全与国防事务委员会 总统代表(英语:Representatives of the President of Ukraine) 总...

 

 

American animated television series Matty's Funday Funnies1960 ABC promotional slide with Baby Huey.Also known asMatty's FunniesGenreAnimationDirected byDave TendlarSeymour KneitelIzzy SparberBill TytlaPresented byMarvin MillerVoices ofCecil RoySylvia MeredethMae QuestelJackson BeckArnold StangJack MercerNorma MacMillanSid RaymondTheme music composerHoyt CurtinOpening themeJack RobertsComposerWinston SharplesCountry of originUnited StatesOriginal languageEnglishProductionExecutive producerAlf...

 

 

 本表是動態列表,或許永遠不會完結。歡迎您參考可靠來源來查漏補缺。 潛伏於中華民國國軍中的中共間諜列表收錄根據公開資料來源,曾潛伏於中華民國國軍、被中國共產黨聲稱或承認,或者遭中華民國政府調查審判,為中華人民共和國和中國人民解放軍進行間諜行為的人物。以下列表以現今可查知時間為準,正確的間諜活動或洩漏機密時間可能早於或晚於以下所歸�...

Reasonable limits clause of the Canadian constitution Canadian Charterof Rights and Freedoms Part of the Constitution Act, 1982 Preamble Guarantee of Rights and Freedoms 1 Fundamental Freedoms 2 Democratic Rights 3, 4, 5 Mobility Rights 6 Legal Rights 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14 Equality Rights 15 Official Languages of Canada 16, 16.1, 17, 18, 19, 20, 21, 22 Minority Language Education Rights 23 Enforcement 24 General 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31 Application 32, 33 Citation 34 vte Section 1 of ...

 

 

Head of the Catholic Church from 1555 to 1559 Paul IV redirects here. For the Patriarch of Constantinople, see Patriarch Paul IV of Constantinople. PopePaul IVBishop of RomePortrait by an unknown artist close to Jacopino del Conte, c. 1556 – c. 1560ChurchCatholic ChurchPapacy began23 May 1555Papacy ended18 August 1559PredecessorMarcellus IISuccessorPius IVOrdersConsecration18 September 1505by Cardinal Oliviero CarafaCreated cardinal22 December 1536by Pope Paul IIIPerso...

 

 

Concept in sociology and political studies This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article may require cleanup to meet Wikipedia's quality standards. No cleanup reason has been specified. Please help improve this article if you can. (March 2012) (Learn how and when to remove this message) This article relies largely or entirely on a single source. Relevant discussion may be f...

Alphanumeric code specifying tire sizes and limits Assorted new car tires with a variety of tread patterns and different sizes Automotive tires are described by an alphanumeric tire code (in North American English) or tyre code (in Commonwealth English), which is generally molded into the sidewall of the tire. This code specifies the dimensions of the tire, and some of its key limitations, such as load-bearing ability, and maximum speed. Sometimes the inner sidewall contains information not i...

 

 

Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada Januari 2023. Kajikawa adalah nama Jepang. Tokoh-tokoh dengan nama Jepang ini antara lain: Pemain sepak bola Jepang Ryota Kajikawa Yuji Kajikawa Halaman-halaman lainnya Semua halaman dengan Kajikawa Semua halaman dengan judul yang mengandung Kajikawa Halaman di...

 

 

此條目需要补充更多来源。 (2017年5月11日)请协助補充多方面可靠来源以改善这篇条目,无法查证的内容可能會因為异议提出而被移除。致使用者:请搜索一下条目的标题(来源搜索:塔克拉玛干沙漠 — 网页、新闻、书籍、学术、图像),以检查网络上是否存在该主题的更多可靠来源(判定指引)。 塔克拉玛干沙漠和塔里木盆地 塔克拉玛干沙漠(維吾爾語:تەكلىماك�...

フォータムFortum Oyj エスポーの本社種類 株式会社(Osakeyhtiö)市場情報 Nasdaq Nordic FUM1V本社所在地  フィンランド02150Keilalahdentie 2–4, エスポー設立 1998年 (26年前) (1998)業種 電力会社事業内容 発電・送電代表者 Markus Rauramo(CEO)主要株主 フィンランド政府, Finnish National Institutions (Kela, Keva, State Pension Fund, City Councils of Kurikka, Turku and Kauhajoki) (53.03%)主要子会社 ウニパ...

 

 

أليكس أولميدو (بالإسبانية: Alex Olmedo)‏    معلومات شخصية اسم الولادة (بالإسبانية: Alejandro Rodriguez Olmedo)‏  الميلاد 24 مارس 1936 [1]  أريكيبا[1]  الوفاة 9 ديسمبر 2020 (84 سنة) [2]  لوس أنجلوس[3]  سبب الوفاة سرطان[4]  الطول 1.78 متر  الجنسية بيرو (1936–1999)[5] ا...