Atendante Godot (franceEn attendant Godot, angleWaiting for Godot) estas teatraĵo fare de la dramisto Samuel Beckett, en kiu du roluloj atendadas homon nomitan Godot, kiu neniam alvenas. La foresto de Godot, sed ankaŭ multaj aliaj elementoj de la teatraĵo, ebligis plurajn interpretadojn fare de kritikistoj. La teatraĵo estis prezentita por la unua fojo en 1953 en la Théâtre de Babylone, kun Roger Blin kiel direktoro.