Eŭropo (J II Europa) estas la 6-a plej proksima satelito de Jupitero eltrovita ĝis nun.
Ĝi estas la plej malgranda el la kvar Galilejaj satelitoj. Ĝia surfaco estas ege glata kaj konsistas el glacio. Oni kredas ke ekzistas oceano de akvo sub la glacio.
En Esperanto foje aperis ankaŭ la pli malofta nomo Eŭropao, por pli klare distingi la sateliton disde la kontinenton Eŭropo. Tamen, la formo neniam populariĝis; Reta Vortaro ne mencias ĝin, kaj la Astronomia Terminaro listigas ĝin kiel evitindan kaj resendas al la kutima formo Eŭropo[1].