Tamen, kvankam Plutono estas la ĉefa korpo de la sistemo, la baricentro de la paro Plutono - Karono estas ekstera al la plutona
globo : oni prefere parolas pri sistemo da korpoj, orbitantaj ĉirkaŭ komuna baricentro : la Sistemo de Plutono (aŭ Plutona Sistemo).
La paro Plutono - Karono estis foje tiel nomata duobla planedo.
Priskribo
Malkovroj
La satelito plej proksima de Plutono, Karono, estis malkovrita de James W. Christy la 22-an de junio1978. Tiu satelito estas, rilate al Plutono, pli granda ol ia ajn konata satelito (unu duono en diametro, unu okono en maso).
Nikso kaj Hidro, satelitoj nete pli malgrandaj, estis samtempe fotitaj per la kosmoteleskopo Hubble la 15-an de majo2005 kaj malkovritaj de la astronoma teamo Pluto Companion Search, kiu anigis Hal A. Weaver, S. Alan Stern, Andrew J. Steffl, Marc W. Buie, William J. Merline, John R. Spencer, Eliot F. Young, Leslie A. Young kaj Max J. Mutchler[1].
Aliaj observoj per Hubble estis faritaj en februaro kaj marto2006. Laŭ tiuj observoj, Plutono havus nenian lunon de diametro pli granda ol 12 km se ilia albedo estas tiu de Karono: 0,35 ; aŭ 40 km, se ili estus tiel malhelaj kiel la objektoj de la Kujper-zono, kun albedo de 0,04.
Eblaj ringoj, naskitaj de alfrapoj sur la malgrandaj lunoj[2], povas ĉirkaŭigi la plutonan sistemon. Sed New Horizons trovis neniun.
En 2011 estis malkovrita la kvara luno Kerberoso. La sekvanta jaro, Stikso iĝis la kvina luno de Plutono.
Plutono kaj Karono turnas, en orbitoj preskaŭ cirklaj kun orbita periodo de 6,387 230 tagoj (aŭ 6 tagoj, 9 h. 17 min. 36,7 sek.) ĉirkaŭ iliaj komuna baricentro,
kiu situas ekstere de la globo de Plutono. Tiam, kiam Plutono estis rigardita kiel planedo, la sistemo Plutono - Karono estis tiel nomata "duobla planedo".
La rotacioj de ambaŭ korpoj estas sinkronaj, tio estas, ke ĉiu korpo prezentas ĉiam la saman lateron al la alia.
Nikso kaj Hidro estas tre proksimaj de la orbita resonanco 1:4:6 kun la paro Plutono - Karono; Nikso estas je 2,7% dise de la resonanco kaj Hidro je 0,3%. Ankaŭ Stikso estas 5% dise de la resonanco 1:3 kaj Kerberoso je 0,7% de la resonanco 1:5.
La grandoj, do la masoj de Nikso kaj Hidro estas malbone konataj (ĉirkaukalkulataj laŭ videblaj magnitudoj). Laŭ, ke iliaj albedoj estus 0,35 (kiel Karono) aŭ 0,04 (kiel plej
malhelaj objektoj de la Kujper-zono) ilaj grandoj varias inter 44 kaj 130 km[3]. Laŭ la observoj de New Horizons, la grando de Nikso estus 42 x 36 km, tiu de Hidro 55 x 40 km[4]. Kerberoso kaj Stikso ne longus pli ol 12 km.
Deveno
La kvar korpoj orbitas sur preskaŭ cirklaj orbitoj (kun malgranda discentreco) kaj kun malgranda orbita klineco, rilataj al la orbita ebeno de la paro Plutono - Karono.
Tiu reguleco igas neverŝajna la hipotezon pri kaptitaj asteroidoj.
Oni hipotezis, ke la Plutona Sistemo formiĝis sekve al kolizio kiu diserigis pli grandan korpon[5]. Tamen, Plutono estas unu el la plej ruĝaj objektoj de la sunsistemo dum Karono estas griza[6]. Nikso estas ankoraŭ pli ruĝa ol Plutono, kaj Hidro iomete pli griza ol Karono. Tiaj koloroj estas oftaj ĉe la Kujper-zonaj objektoj, sed iliaj kun-ĉeesto en sama sistemo estas neklarigebla per simpla alfrapo.