Eŭropo estas proksimume la sepa plej volumena asteroido, kvankam ĝi havas malgrandan denson: ĝi estis verŝajne dispecigita pro perforta alfrapo. Ĝi estas C-tipa, karboneca asteroido. Ĝia orbitaj elementoj proksimas de tiuj, de la Higia familio sed ĝi ne estas ties ano. Spektra studo montras ĉeeston de olivino kaj pirokseno ĉe ĝia surfaco, kaj estas ebleco, ke ĝia komponiĝo varius laŭ la loko.
Ĝia luma kurbo estis malfacile analizebla: dum ia tempo, oni ne sciis ĉu la rotacia periodo estas 5,5 aŭ 11 horoj, kaj, oni ne ankoraŭ precize konas ĝian aksan klinitecon, kiu estus ĉu 14°, ĉu 54°.