En planedoscienco, luma kurbo utilas por taksi la rotacian periodon de malgranda
korpo (natura satelito, asteroido, kerno de kometo...). Elde tero estas ofte
neeble vidi detalojn de objekto. Observante la maksimumojn de la kurbo de la lumo
reflektita de objekto en funkcio de la tempo, oni povas kalkuli la rotacian periodon kaj
la neregulan formon de la objekto, aŭ ĝiajn variadojn de albedo. En pluraj okazoj estas
malfacile scii ĉu estas unu aŭ du maksimumoj dum unu rotacio.