Hermann Mayer Salomon Goldschmidt (naskiĝis la 17-an de junio 1802 en Frankfurto ĉe Majno, mortis la 30-an de aŭgusto 1866 en Fontainebleau) amatora germana astronomo kaj pentristo Li pasis grandan parton de sia vivo kaj karieris en Francio.
Vivo
Filo de juda komercisto de Frankfurto, li unue laboris en la familia vendejo.
Vizitinta artajn galeriojn en Nederlando, li malkovris sian alvokiĝon por la
pentrado, pri kiu li unue studis en Munkeno kaj, ekde 1836, en Parizo.
Tie, li spektis prelegon, kiun donis Urbain Le Verrier en la Observatorio de Parizo
okaze de la luna eklipso de 31-a de marto 1847. Tiu vekas lian intereson por
la astronomio.
Li aĉetis teleskopon de 52 mm de diametro (per la mono de la vendo de du portretoj de
Galilejo, kiujn li faris dum restado en Florenco) kaj instalis observatorion
en sian loĝejon ĉe strato "de l'Ancienne-Commédie", supre de la Kafejo Procope, de kie li
malkovris sian unuan asteroidon: 21 Lutetia la 15-an de novembro 1852.
Hermann Goldschmidt neniam estis dungita de la Observatorio de Parizo, kaj ne havis
grandajn monrimedojn. Tamen en 1862 li ricevis pension de 1500 frankoj.
Trafita de diabeto, li retiriĝis en Fontainebleau, kie li mortis en 1866.
Sciencaj eltrovoj
Li komence ĝisdatigis la ĉielajn mapojn kaj malkovris plurajn variantajn stelojn.
Li malkovris 14 asteroidoj inter 1852 kaj 1861.
Ĉe la unua li rimarkis kaj observis la ombrostriojn, kiuj aperas en la minutoj antaŭ
suneklipso.
Li kredis observi novan sateliton de Saturno, kiun li
nomis "Ĥirono". Tiu objekto neniam estis retrovita (la nomo de Ĥirono
estis poste donita al unu objeko meza inter kometo kaj asteroido).
Honoroj
En lia honoro, oni donis lian nomon al:
Noto kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj