Por samtitola artikolo vidu la paĝon Heleno .
Heleno
Natura satelito de Saturno (XII)
astronomia simbolo
satelito de Saturno • regula satelito
Oficiala nomo
Saturno IV[ 1]
Aliaj nomoj
S/1980 S 6 vd
Astronomia simbolo
vd
Nomita laŭ
Helena de Trojo vd
Malkovro
Malkovrinto
Pierre Laques , Raymond Despiau kaj Jean Lecacheux [ 1]
Dato de malkovro
1-a de marto 1980 [ 1]
Loko de malkovro
Meudon [ 1]
Unua superflugo
Sondilo Voyager 2 (25-an de aŭgusto 1980 )
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
377 396 km
Discentreco
0,0022
Klinangulo
0,19° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo
2,737 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro
32 km (ne sfera)
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido
2,5 × 1016 kg 1,5 × 103 kg/m3 0,0067 m/s2 ?
Rotacia periodo
Verŝajne kaptita rotacio
Aksa kliniteco
0°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo
0
Surfaca temperaturo
?
Albedo Geometria albedo
0,6[ 2] 1,67 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
18,4
Heleno estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno . Ĝi posedas la saman orbiton kiel Diono .
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 1-an de marto 1980 de la astronomoj Pierre Laques , Raymond Despiau kaj Jean Lecacheux (de la situejo de Meudon de la Observatorio de Parizo ), laŭ observoj faritaj en la observatorio de Pic du Midi . Ĝi estis maldaŭre nomata S/1980 S 6 . La malkovro estis konfirmita kelkajn monatojn poste per foto de la kosmosondilo Voyager 2
[ 3] la 25-an de aŭgusto 1981 .
Pli precizajn bildojn de Heleno fotis la sondilo Cassini inter 2006 kaj 2008[ 4] , kaj la 3-a de marto 2010 .[ 5]
Orbito
Heleno situas en la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Diono - Saturno , tie estas sur la sama orbito, kun antaŭiro de 60° (aŭ 1/6 da orbito). Tia punkto estas foje nomata "Troja punkto", pro tio, Heleno[ 6]
estas dirata troja satelito de Diono.
Polukso , alia "troja satelito" sekvas la saman orbiton kaj situas proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Diono - Saturno.
Nomo
Pro ĝia ligeco kun Diono, ĝi estis foje nomata Diono B .
En 1988 , IAU [ 7] aprobis la nomon de Heleno, laŭ la mitologia Helena , kies forkapto far de Pariso estigis la trojan militon .
Helena estis la fratino de Polukso , kies nomon ricevis Polukso, la alia troja luno de Diono.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj