La titolo Akademiano indikas la koncepton de Plenrajta Membro de arta, literatura, aŭ sciencaakademio. En multaj landoj, ĝi estas honora titolo, sed en aliaj inkludas privilegiojn.
Celoj
Laŭ Tazio Carlevaro, pluraj movadoj pri planlingvo kreis komitatojn kun lingva celaro. Tiu celaro tamen varias, kaj oni povas rekoni ĝenerale tri tipojn:
a) Akademioj kun konservaj kaj lingvoesploraj celoj. Tipa ekzemplo estas la Akademio de Esperanto, kies celo estas la analizo (sed principe ne la gvido) de la lingvo-evoluo, kaj krome la konservo de la lingva unueco.
b) Akademioj kun lingvo-evoluigaj celoj. Tipa ekzemplo estas la frua Ido-Akademio, kiu okupiĝis ĉefe (eĉ se ne nur) pri la lingva plibonigo de la lingvo Ido. Ofte la lingvo-esplora kaj la lingvo-evoluiga celaro povas kunesti, ekz. ĉe la intermilita Ido-Akademio, kiu fiksis la lingvo-uzon, kaj relative malmulton reformis. Analoge funkciis la Kadem Volapüka de 1889 ĝis 1892.
c) Akademioj kun lingvo-diskutaj celoj. Temas pri komitatoj, kiuj ne havas preskriban, sed nur priskriban celon. Ili funkcias kiel opini-interŝanĝa forumo, ne kiel decidejo. Tiaj estis la Akademio de Latino sine Flexione (Academia pro Interlingua) kaj la Novial-Akademio.