Antverpeno (nederlande: Antwerpen) estas urbo kun granda haveno en Belgio. Antverpeno estas la dua plej granda urbo de Belgio kaj la plej granda de la Flandra regiono. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Antverpeno. La plej malnova parto de la urbo troviĝas ĉe la dekstra kaj la plej nova parto ĉe maldekstra bordo de la rivero Skeldo kaj estas konata pro sia vasta havenoregiono kun internacia kargotransporto. Komence de januaro 2016 ĝi havis 517 042 loĝantojn.
Antverpeno estas la koro de la diamantindustrio, kaj se temas pri komerco, kaj se temas pri tajlado.
La urbo estas konata kiel la Jerusalemo de la okcidento pro la granda juda komunumo; multaj de ĝiaj anoj estas ortodoksaj.
Antverpeno ankaŭ estas fama pro sia zoologia ĝardeno, kiu estas unu el la plej malnovaj de la mondo. La Antverpena bestĝardeno troviĝas en la mezo de urbo kaj loĝigas pli ol kvar mil bestojn. La Reĝa Kompanio pri Zoologio kontrolas la bonfarton de la bestoj kaj jam dum pli ol cent jaroj helpas protekti endanĝerigitajn bestajn speciojn.
Jam en romiaj tempoj, sur tiu ĉi loko troviĝis gaŭlo-romia vicus. Tion montras trovaĵoj el la 2-a kaj 3-a jarcentoj post Kristo.
En la 7-a jarcento komenciĝis la kristaniĝo. Unuafoje menciita en diplomo Antverpeno estis en 726. La statuson de urbo ĝi ricevis en la jaro 1221.
Ĉirkaŭ 1400 Antverpeno estis sufiĉe, sed ne tre granda urbo, kiu havis malpli ol 10 000 loĝantojn. En la 15-a jarcento la urbo komencis rapidege evolui ĝis unu el la plej grandaj komercurboj de Eŭropo. En la jaro 1500 Antverpeno havis pli malpli 50 000 loĝantojn, ĉirkaŭ 1560 la cifero atingis la nombron de 100 000.
Ĉefe en la jaroj sub la regado de Karlo la 5-a kaj en la unuaj jaroj sub la regado de Filipo la 2-a (en la 16-a jarcento) Antverpeno estis bonfarta kaj ege grava havenurbo. Oni povas nomi Antverpenon la naskiĝloko de la libera komerco, ĉar en tiu tempo la komercistoj de Antverpeno enkondukis kelkajn sistemojn kiuj nuntempe ankoraŭ apartenas al la ekonomia sistemo, ekzemple la akciulaĵo kaj la Borso.
Meze de la 16-a jarcento, kalvinismo komencis havi grandan sekvantaron en la urbo. Per religia nombrado (censo) ĉirkaŭ 1580, farita de vicreĝo Vilhelmo de Oranĝo, evidentiĝis, ke 33 % de la loĝantaro estis sekvanto de kalvinismo, 17 % de luteranismo kaj 50 % de katolikismo.
La kvereloj de la ribelo kontraŭ Hispanio kaŭzis grandan damaĝon al la urbo. En 1576 la urbo estis rabita de ribelaj hispanaj dungsoldatoj, kiuj murdis 8000 civilulojn (Hispana furio). Poste la urbo aliĝis al la Pacigo de Gento kaj estis la ĉefurbo de la kontraŭ-hispana ribelo dum la venontaj naŭ jaroj. En 1585 Antverpeno, post sieĝo kiu daŭris preskaŭ tutan jaron, estis konkerita de la hispana vicreĝo Aleksandro Farnese, duko de Parma. Post tiu konkero, proksimume la duono de la loĝantaro foriris al Holando. La nombro de la loĝantaro malaltiĝis al 45 000. Holandaj kaj zelandaj ŝipoj baris la Skeldo-elfluejon, tiel ke la (tiam hispana) urbo ne plu povis komerci transmare. En la venontaj du jarcentoj Antverpeno ne plu atingis la prosperon de la antaŭa periodo. Antverpeno restis tamen unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj kulturaj centroj de la hispanaj (kaj post aŭstraj) Nederlandoj. Ĝi naskis en tiu tempo grandajn pentristojn kiel Petro Paŭlo Rubens kaj David Teniers.
La Sieĝo de Antverpeno estis batalo inter la fortoj de la Germana unuflanke kaj la Belgia, Brita kaj Franca armeoj aliflanke ĉirkaŭ la fortikita urbo Antverpeno dum la Unua Mondmilito. Germanaj trupoj sieĝis la soldataron de Belgia fortiktrupoj, la Belgian Kamparmeon kaj la 63an Britan Divizion de la Reĝa mararmeo en la areo de Antverpeno, post la Germana invado de Belgio en Aŭgusto 1914. Germana bombardado de la Belgiaj fortifikaĵoj per peza kaj super-peza artilerio ekis la 28an de Septembro. La Belgia soldataro ne havis esperon de venko sen helpo kaj spite la alvenon de la Brita Divizio de la Reĝa mararmeo kiu komencis la 3an de Oktobro, la Germanoj eniris en la ekstera ringo de fortikaĵoj. Kiam la Germana antaŭeniro ekpremis koridoron el la okcidento de la urbo laŭlonge de la limo al la marbordo, laŭ kiu la Belgoj de Antverpeno estis en kontakto kun la cetero de la neokupita Belgio, la Belgia Kamparmeo ekretiriĝis okcidenten al la marbordo. La 9an de Oktobro, la restinta soldataro kapitulacis, la Germanoj okupis la urbon kaj kelkaj Britaj kaj Belgaj trupoj fuĝis al Nederlando norden kaj estis amasmalliberigitaj dum la daŭro de la milito.
Operaco Infatuate estis la kodnomo uzata por brit-kanada operaco dum la Dua Mondmilito por malfermi la havenon de Antverpeno al la navigacio kaj tiel liveri logistikajn rimedojn. Ĝi okazis de la 1a al la 8a de novembro 1944.
1576 Hispana furio, A. elektas la flankon de la revolucio kontraŭ la hispana reĝo Filipo II.
1577 Antverpeno estas dum 6 jaroj la ĉefurbo de la protestantaj ribeluloj.
1585 La hispana reĝo rekonkeras A. kaj la elfluo de la riverego Skeldo iĝas fermita. Multaj protestantoj fuĝas el Antverpeno kaj establas sin en Nederlando.
1796 La 9-an de januaro1796 (la 19-an de Mesidoro de la jaro IV) laŭ la Franca respublika kalendaro, la centra administrado de la departemento de la Du Netoj, decidas dividi Antverpenon en 5 distriktoj (nord-okcidenta, nord-orienta, sud-orienta, sud-okcidenta kaj la "ekstera" distrikto ekster la muroj).
1796 Liberigo de la buŝo de la rivero Skeldo ĝis la maro kaj libera ŝippasejo.
1853 Konstruo de la unua stacidomo ĉe la nuna Astridplaco.
1856 Konstruo de la unua doko ekster la defendmuroj; Kattendijkdok (Kata digo-doko).
1863 Elaĉeto de la Skeldaj vojimpostoj.
1864 Pligrandigo de la urbo. Malkonstruo de la defendmuroj kaj konstruo de la avenuoj.
1873 Unua ĉevaltramo inter Berchem kaj Meir. Red Star Line ekfunkcias. (Regula ŝiplinio al Usono per kiu miloj da homoj migras al la nova mondo).
1877 Malkonstruo de la malnovaj ŝipkonstruejoj kaj granda parto de la fortikigita kastelo kaj rektigo de la Skeldaj bordoj. Unua kunsido en la nova kortumejo.
1881 Unua provizo de akvo per tuboj.
1885 Unua granda vendejo (Grand Bazar) ĉe la Verda Placo.
1932 Ekkonstruo de la Imalso-tuneloj sub la riverego por piedirantoj kaj por la trafiko.
1932 La 11-an de januaro1932 oni ekkonstruis Sportpaleis (Sportpalaco), kiun oni oficiale malfermis la 11-an de septembro1933: Sportpaleis havas surfacon de 11 600 kvadratmetroj kun tegmento sen iuj apogiloj krom la muroj de la konstruaĵo.
La bronza statuo de Brabo, laŭ la legendo juna heroo, kiu forhakis la manon de la giganto Druon Antigoon, kaj ĵetis ĝin en la riveron Skeldo. Laŭ tiu sama legendo la vorto Antverpeno devenus de hand werpen (= ĵeti manon). La realo tamen estas malpli romantika. La urbonomo devenas de aanwerp aŭ Anoverpis, kabo en Skeldo sur kiu oni ekkonstruis la urbon, precize tie kie nun estas la kastelo
La katedralo de Nia Sinjorino, la plej granda gotika konstruaĵo de la malaltaj landoj, anstataŭis ekde 1352 romanikan preĝejon el 1124 kaj daŭre konstruata dum pluraj jarcentoj.
Boerentoren (=kamparana turo), la unua nubskrapulo sur la eŭropa kontinento, 97 metrojn alta, konstruata de 1929 ĝis 1931.
Sportpaleis estas koncertejo kun surfaco de 11 600 kvadratmetroj kun tegmento sen iuj apogiloj. En 2008 ĝin vizitis 1239 436 personoj. Tiel ĝi estas la due plej ofte vizitata koncertejo de l' mondo (post Madison Square Garden en Novjorko)[2].
Wilrijk estas distrikto de la urbo Antverpeno. Wilrijk estis memstara komunumo ĝis la 1a de januaro1983 kiam ĝi aldoniĝis al Antverpeno.
La haveno de Antverpeno
La haveno de Antverpeno estas unu el la plej grandaj de la tuta mondo. Pro ĝia centra situo, internaciaj firmaoj kiel BASF kaj Bayer tie havas gravajn produktejojn. La haveno precipe famas pro ĝia transŝanĝo de konteneroj.
La ekspansio de la haveno minacas i.a. la vilaĝon Doel. La registaro nove konstruigis la Deurganckdokon ĵus sude de la vilaĝa centro. Kompreneble ĝi ankaŭ kreas multajn laborlokojn.
Trafiko kaj transporto
Trafiko
La avenuoj (franca avenuo, itala avenuo, amerika avenuo kaj brita avenuo) estas la plej gravaj arterioj en Antverpeno. Ĉirkaŭ la urbo estas la aŭtoŝoseo R1. Ĉi tiu kunligas la A1/E19 (Breda unuflanke kaj Meĥleno aliflanke), la A12 (Bergen op Zoom), la A21/E34 (Turnhout-Eindhoven), la A13/E313 (Haselto) kaj la A14/E17 (Gento). Pro la kunveno de grandaj nord-sudkunligoj (de Roterdamo, Amsterdamo kaj aliaj partoj de Nederlando ĝis Antverpeno, Bruselo kaj Charleroi kaj plien al Francio) kaj gravaj orient-okcidentkunligoj (inter Germanio, kun ĉefe Akeno kaj Kolonjo, unuflanke kaj la belga marbordo aliflanke) la antverpena ringoŝoseo estas unu el la plej veturigitaj partoj de aŭtoŝoseo en Okcidenta Eŭropo, kun la trafika ĥaoso kiel sekvo.
La Flandra Transportkompanio "De Lijn" ekspluatas la urbotransporton en Antverpeno per busoj, tramoj kaj tram-metroo (kiuj uzas tunelojn sub la urbo kaj rivero Skeldo, nome linioj 2, 3, 5, 6, 9 kaj 15. En Antverpeno estas ok stacidomoj: Antverpeno-Centra, -Berchem, -Dam, -Luchtbal, -Noorderdokken, -Oost, -Zuid kaj Hoboken-Polder; el kiuj la stacidomoj Antverpeno-Centra kaj -Berchem estas la plej gravaj fervojaj nodoj. Antverpeno havas rektajn fervojajn kunligojn al Gento (linio 59), Roosendaal (linio 12), Meĥleno (linio 25 kaj 27), Puurs (linio 52) kaj Lier (linio 15)
Citaĵoj
Vincent van Gogh skribis en 1886 pri Antverpeno[3]: "Se unu urbo similas al Parizo, tio sendube ĉiaflanke estas Antverpeno, multe pli ol Bruselo, unue ĉar ĝi estas urbo por ĉiuj nacianoj, due pro la komerco kaj trie ĉar ĝi havas animon kaj oni povas amuziĝi tie."
Malfacilas difini ekzakte kiam Esperanto unue aperis en Antwerpen. Certe estas ke jam en 1897 apotekistoOscar Van Schoor esperantistiĝis kaj ageme propagandis la novan helplingvon inter siaj amikoj, precipe kuracistoj kaj apotekistoj. Estis en tiu tempo ankaŭ oficiroj de la antverpena garnizono kiuj, pro influo de la belga pioniro, komandanto Charles Lemaire, kun granda fervoro dediĉis sin al la propagando de Esperanto.
En 1903 jam estis tiom da adeptoj de la nova ideo ke oni decidis (la 6-an de februaro) starigi grupon kun la nomo Antverpena Grupo Esperantista (AGE). La unua prezidanto estis la ĥemiisto Raymond Van Melckebeke. Inter la unuaj membroj troviĝis sinjoroj Braem, Léon Champy, De Cae, De Roy, doktoro Gunzburg, L(eopold) Jamin, Amatus van der Biest-Andelhof, Van de(n) Kerckhove, Van Pelt, Oscar Van Schoor k.a.
En 1905, je la fondo de Belga Ligo Esperantista, ĉi tiu grupo nombris jam 150 membrojn. La kunvenoj okazis regule ĉiusabate en la Kongo-salono de la Taverne Royale, je Groenplaats 39. Dum la bombado de Antwerpen, la 9-an de oktobro 1914, ĉi tiu kafejo forbruliĝis kaj kun ĝi la biblioteko, kolektoj kaj arĥivoj de la grupo. La kafejon oni ne plu rekonstruis.
Je la fino de majo 1905 oni sendis leteron, subskribitan de sinjoroj J. Blanjean, J. Coox, E. De Troyer, J. Jamin, E. Mathys, doktoro Maurice Seynaeve kaj doktoro Raymond Van Melckebeke al ĉiuj plej konataj esperantistoj kaj petis ke ili bonvolu kunveni por kune decidi pri la rimedoj por plibonigi la propagandon de Esperanto en Belgio. Tiu kunveno okazis la 25-an de junio 1905 en la sidejo de Antverpena Grupo Esperantista. La 30-an de julio 1905 dua kunveno okazis samloke. Ĉeestis 21 personoj el Antwerpen, Bruselo, Duffel, Gent, Kortrijk, Leuven kaj Lieĝo.
Post longa diskuto oni akceptis la regularon de nova Belga Ligo Esperantista. Komandanto Lemaire estis la unua prezidanto kaj doktoro Seynaeve la unua sekretario.
La 23-an de januaro 1907 dua grupo naskiĝis en Antwerpen: La Verda Stelo. La membroj estis junuloj, ĉefa artistoj kaj oficistoj. En la antaŭurbo Berchem fondiĝis Berchema Grupo. La 6-an de septembro 1907 estis starigita Antverpena Centra Esperantista Komitato (ACEK), celante reciprokan kunfratiĝon kaj laŭbezonan ĝeneralan kunlaboradon. Je la fino de bone sukcesinta kurso laŭ iniciato de s-ro J. Groesser, la diamantlaboristoj fondis esperantistan grupon la 27-an de junio 1908. La 13-an de majo 1909 s-ro Flor. De Keyser fondis en la suda kvartalo de la urbo novan grupon La Suda Lumo. La membroj estis ĉefe junaj oficistoj. La 6-an de septembro 1910 Frans Schoofs faris paroladon en la liberpensula societo De Solidairen; sekve de tio fondiĝis grupo de liberpensuloj, kiu alprenis la nomon Frateco.
AGE estis la unua kiu posedis flagon esperantan, laŭ la modelo uzita dum la kongreso en Boulogne.
Mondfamon akiris la unua lernolibro laŭ la metodo Gouïn, Esperanto. La Ĉiutaga Vivo, verkita de sinjoroj Frans Swagers kaj Adolf Finet.
En 1924 estis fondita la Flandrema Grupo Esperanta de Jan Van Schoor kaj M. Vervloet. Ĝia prezidanto dum la komencaj jaroj estis Juul Karnas.
Estis pluraj aliaj grupoj en kaj ĉirkaŭ Antwerpen (ankaŭ laboristaj) kies historio estas esplorota. Ekzistas foto (sur vitra negativo) de grupo Solidareco.
Inter la mondmilitoj en Antwerpen funkciis Flandra Esperanto-Instituto (ĉ. 1930 en Gravinstraat 32, Borgerhout, poste en Kortrijk kaj Brugge) kaj Belga Esperanto-Instituo (Kleine Hondstraat 11).